Volodimir Vinniĉenko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Volodimir Vinniĉenko

Vinniĉenko, Volodimir ukraine Володимир Винниченко (26-a de julio 18806-a de marto 1951) estis ukraina politikisto, ŝtatfunkciulo, verkisto, pentristo. Fininte gimnazion en Elizavetgrado (nun - Kirovohrado, Ukrainio), li ekstudis juron en Kijiva Universitato. Tie ĉi li aliĝis al la movado pro liberigo de Ukrainio el-sub rusia jugo. Membro de Revolucia Ukraina partio (poste - Ukraina social-demokrata laborista partio). En 1903 li estis arestita kaj forigita de la universitato. Ĝis Februara revolucio 1917 en Rusio li loĝis en Moskvo, post la revolucio - revenis al Ukrainio. Vic-prezidanto de ukraina parlamento, aŭtoro de ĉiuj legitimaj aktoj de Ukraina Popola Respubliko (UPR). De 1920, kiam bolŝevikoj okupis Ukrainion, li elmigris eksterlanden - Aŭstrio, Francio. Mortis en Francio.

V. Vinniĉenko estas aŭtoro de multaj dramoj, rakontoj, noveloj, kiuj estis tradukitaj en multajn lingvojn. Ĉefa verko de lia vivo - Renaskiĝo de la Nacio.

Por Ukraina Antologio lian rakonton Soldatetoj esperantigis Ihor Drul.