Volodimir Vinniĉenko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Volodimir Vinniĉenko
ministro pri internaj aferoj
Vynnychenko.jpg
Persona informo
Володимир Кирилович Винниченко
Naskiĝo 16-an de julio 1880 (1880-07-16)
en Kropivnickij
Morto 6-an de marto 1951 (1951-03-06) (70-jara)
en Mougins, Arondismento Grasse, Flag of France (1794–1815, 1830–1974, 2020–present).svg Francio
Tombo Mougins [#]
Religio Ortodoksismo [#]
Lingvoj rusaukraina [#]
Ŝtataneco Rusia ImperioUkraina Popola Respubliko [#]
Alma mater Kijiva Universitato [#]
Partio Revolucia Ukraina Partio [#]
Subskribo Volodimir Vinniĉenko
Familio
Edz(in)o Rozalia Vynnychenko [#]
Profesio
Okupo politikistoverkistodramaturgo • sciencfikcia verkisto [#]
Laborkampo literaturopolitiko [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Volodimir VINNIĈENKO (ukraine Володимир Винниченко, naskiĝis la 28-a de julio 1880, mortis la 6-a de marto 1951) estis ukraina politikisto, ŝtatfunkciulo, verkisto, pentristo. Fininte gimnazion en Elizavetgrado (nun - Kropivnicko, Ukrainio), li ekstudis juron en Kijiva Universitato. Tie ĉi li aliĝis al la movado pro liberigo de Ukrainio el-sub rusia jugo. Membro de Revolucia Ukraina partio (poste - Ukraina social-demokrata laborista partio). En 1903 li estis arestita kaj forigita de la universitato. Ĝis Februara revolucio 1917 en Rusio li loĝis en Moskvo, post la revolucio - revenis al Ukrainio. Vic-prezidanto de ukraina parlamento, aŭtoro de ĉiuj legitimaj aktoj de Ukraina Popola Respubliko (UPR). De 1920, kiam bolŝevikoj okupis Ukrainion, li elmigris eksterlanden - Aŭstrio, Francio. Mortis en Francio.

Volodimir Vinniĉenko

V. Vinniĉenko estas aŭtoro de multaj dramoj, rakontoj, noveloj, kiuj estis tradukitaj en multajn lingvojn. Ĉefa verko de lia vivo estis Renaskiĝo de la Nacio.

Por Ukraina Antologio lian rakonton Soldatetoj esperantigis Ihor Drul (Ігор Друль).