Volontula Fondaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Volontula Fondaĵo estas fondaĵo de Universala Esperanto-Asocio (UEA), kies celo estas subteni la volontulan servon de UEA.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Volontula Fondaĵo estis starigita komence de 1990 por subteni la kunlaboron de junaj volontuloj en la Centra Oficejo de UEA (CO). La starigo de la fondaĵo estis anoncita en la aprila numero de 1990 de la revuo Esperanto. Tiam, estis rutine, ke ĉiujare deko da gejunuloj el diversaj landoj pasigis po kelkaj semajnoj en la CO, por praktiki la lingvon en internacia medio, lerni pri la movado kaj akiri sciojn pri oficeja laboro, cetere kun la espero, ke poste ili ankaŭ povus kunlabori kun landaj asocioj kaj lokaj Esperanto-grupoj. La kreo de la fondaĵo respondis al deziro de la tiame forpasinta direktoro de la CO, Neil Salvesen, kiu havis planojn starigi kapitalon por ebligi al pli da gejunuloj profiti el tia sperto.

Laŭ la anonco de la malfermo de la Volontula Fondaĵo, ties renton oni uzus sen tuŝi la donacitan kapitalon. Al la lanĉa sumo de la fondajo kontribuis la tiamaj kolegoj de Salvesen en la CO. La anonco de la starigo de la fondaĵo ne informis pri kiom temis. La familio de Salvesen konsentis kun UEA pri la taŭgeco tiumaniere memori lia sindediĉo al UEA kaj lia idealismo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]