Vulkan (API)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vulkan
Aŭtoro Khronos Group
Lasta stabila versio 1.3.204
(25 januaro 2022)
Operaciumo plursistema
Programlingvo C++
Programtipo Grafika API
Permesilo Apache 2.0
Retejo https://www.vulkan.org/
vdr

Vulkan estas transplatforma malaltnivela API por 3D-a kaj 2D-a komputila grafiko, prezentita de Khronos Group en 2016-a jaro[1]. Vulkan provizas alt-efikecan, transplatforman aliron al grafikoj kaj komputadoj per modernaj GPUoj uzataj en ampleksa vario de aparatoj: de komputiloj kaj konzoloj ĝis poŝtelefonoj kaj enigitaj platformoj. Ĝi provizas al aplikaĵoj rektan kontrolon super GPU-akcelo por maksimumigita rendimento kaj antaŭvidebleco kun minimumigita CPU-superkostoj kaj efika plurfadena agado.

Notoj[redakti | redakti fonton]