Vulkana konuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la skoria konuso Paricutín en Meksikio
kratero de la 2010-a-Fimmvörðuháls-erupcio en Islando

Vulkana konuso, ruina konuso, aŭ fandskoria konuso estas speco de vulkanoj, kiuj konsistas el piroklasta materialo kaj tial nomiĝas ankaŭ piroklasta konuso. Tiaj montkonusoj atingas ofte altecon de nur kelkaj centmetroj kaj diametron de maksimume kelkaj metroj. Ili estas, do multe pli malgrandaj ol la pli konataj vulkanformoj tavolvulkanoj kaj ŝildvulkanoj. La skoriaj kaj cindraj vulkanoj havas preskaŭ ĉiam regulan konusan formon kun krutaj flankoj kaj obtusa pinto. Kiel flankaj vulkanoj, ili troviĝas ofte sur deklivoj de grandaj vulkanoj, ekzemple de Etna.

Skoria konuso[redakti | redakti fonton]

Skoria konuso konsistas el nur malfirme tavoligita tefro, kiu nur kuniĝas de gravito.La flankoj havas, depende de la diametro de la skorio, angulon de ĉ. 33°.

Se la vulkanaj kamenoj transportas nur malfirman materialon, la grobaj frgmentoj amasiĝas en remparo ĉirkaŭ la tubo aŭ faŭko kaj la skoria konuso kreskas. Ili estas la plej oftaj vulkanoj sur la kontinentoj. En Mezeŭropo ili troviĝas en la Ejfelo. La profilo de la vulkana monto estas decidita je la maksimuma dekliva angulo, ĉe kiu la ŝtonŝutaĵoj ankoraŭ estas stabilaj kaj ne moviĝas valen. La grandaj, kaj proksime ĉe al faŭko valenfalantaj fragmentoj povas formi krutajn kaj stabilajn deklivojn. La fajnaj partetoj estas transportataj foren de la faŭko kaj formas je la piedo malkrutajn deklivojn. La klasika konkava vulkankonuso kun centra faŭko ĉe la pinto montras la ŝanĝon de la dekliva formo.

Ekzemploj estas la Paricutín en Meksikio kaj la Sunset Crater en Arizono.

Fandskoria konuso[redakti | redakti fonton]

Der Schweißschlackenkegel Puʻu ʻŌʻō ĉe la monto Kīlauea sur Havajo. la maldikfluida lafo diskrevas kaj formas tefron de diversa grandeco.

Fandskoria konuso (germane: „Schweißschlackenkegel“ aŭ angle spatter cone konsistas el pli grandaj ŝtonetoj kaj vulkanaj bomboj. Tiuj partoj estas sufiĉe grandaj por alteriĝi havante ankoraŭ preskaŭ fandtemperaturon kaj ili kungluiĝas al fandskorioj tuj post la alteriĝo. La flankoj de fandskoria konuso estas ofte multe ppli krutaj ol skoria konuso.

Ekszemploj estas la Puʻu ʻŌʻō ĉe la vulkano Kīlauea en Havajo aŭ la monto Eldborg en Islando.

Hidrovulkanaj konusoj[redakti | redakti fonton]

Cindrokonusoj[redakti | redakti fonton]

la tofa konuso Bárcena.

Cindrokonuso povas estiĝi el freatomagmaj eksplodoj, se la supreniranta magmo havas kontakton kun terakvo, fandakvomarakvo. La eksplode estiĝanta akvovaporo frakasigas la ĉirkaŭantan ŝtonaĵon al vulkana cindro, kiu ĉe malgrandaj aŭ etetaj erupcioj deponiĝas ĉirkaŭ la vulkana faŭko en formo de konuso. Sub premo trans geologiaj tempodaŭroj ili transformiĝas al tofo). Ili nomiĝas tofokonusoj. La erupcia potenco de tiuj erupcioj estas malforta, la materio elĵetiĝas en tipaj malkrutaj anguloj. La vulkankonuso havas malkrutan profilon kaj nur malgrandan altecon.[1]

Ekzemplo estas la tofkonuso Bárcena sur la meksikia insulo San Benedicto.

Tofa ringo[redakti | redakti fonton]

la tofringo Hverfell dum vintro.

Ankaŭ tofringoj estiĝis kiel tofkonusoj per freatomagmaj eksplodoj. Ili estas pli malaltaj ol tofkonusoj kaj havas pli malgrandaj deklivaj anguloj, ofte malpli ol 25 gradoj. Pro la granda diametro kompare al la alteco ili havas tipan ringformon.

Ekzemploj de tofringoj estas Hverfjall en Islando kaj la Diamantkapo en Havajo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hans-Ulrich Schmincke: Vulkanismus. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 2000, ISBN 3-534-17471-2.
  • Press/Siever: Allgemeine Geologie. Springer Verlag, Berlin-Heidelberg 2008, ISBN 978-3-8274-1812-8.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fotoj kaj videoj[redakti | redakti fonton]

skoria erupcio ĉe Fimmvörðuháls, Islando, marto 2010

Sciencaj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. John P. Lockwood, Richard W. Hazlett: Volcanoes – Global Perspectives. John Wiley and Sons, 2010, ISBN 978-1-4051-6250-0, Ŝablono:Google Buch