Supervulkano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vulkanego)

Supervulkano, aŭ vulkanego, estas vulkano kiu havis erupcion de 8 en la Vulkan-eksploda indikilo (VEI), nome la plej granda registrita valoro en la indikilo. Tio signifas, ke la volumo de stokaĵoj por tia erupcio estas pli granda ol mil kubaj kilometroj.[1]

La reala eksplodeco de tiuj erupcioj varias, sed la volumo de erupciigita magmo estas sufiĉa por ŝanĝi radikale la ĉirkaŭan pejzaĝon, kaj eĉ por ŝanĝi la tutmondan klimaton dum jaroj, kun katastrofa efiko super la vivo, nomita vulkana vintro, simila al tiu de la nuklea vintro.

Dekomence, supervulkano ne estas teknika termino ĝuste uzata en vulkanologio, kvankam jam ekde la jaro 2003 estis uzita en kelkaj publikaĵoj. Kvankam ne estas difinita minimuma grando por vulkanego, estas almenaŭ du tipoj de vulkanaj erupcioj kiuj povas esti identigitaj kun vulkanegoj: nome amasaj erupcioj kaj grandaj magmaj provincoj. Kompare, vulkanego povas esti konsiderata tia kiam en unusola erupcio elpelas pli ol 50 fojojn la kvanton de materialon kiun elpelis la Krakatoa.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Questions About Supervolcanoes". Volcanic Hazards Program. USGS Yellowstone Volcano Observatory. 21a de Aŭgusto 2015. Arkivita el la originalo la 3an de Julio 2017. Alirita la 26an de Decembro 2021.