Vulkano Taal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Taal
La vulkano en la samnoma lago Taal
Kaldero
Alteco 400 m
Situo insulo Luzono, Filipinoj
Geografia situo 14° 0′ N, 121° 0′ O (mapo)14.001944444444120.99277777778Koordinatoj: 14° 0′ N, 121° 0′ O (mapo) f4
Taal (Filipinoj)
Taal (Filipinoj)
DEC
Taal
Taal
Situo de Taal
Map
Taal
vdr

Taal estas 400 metrojn alta aktiva vulkano de la stratovulkana tipo sur la insulo Luzono de la Filipinoj. La vulkano situas meze de kratero lago en kaldero (vulkana "kaldrono"), la "lago Taal", kaj konsistigas insulon en la lago. Ĝi apartenas al la urbaj komunumoj Talisay kaj San Nicolas en la provinco Batangas pli-malpli 50 kilometrojn sude de Manilo.

La vulkano havis plurajn fortajn erupciojn en sia historio, kiuj gvidis al sume 5000 ĝis 6000 homaj mortoj en la dense loĝata areo ĉirkaŭ la vulkano.

Geologia evoluo[redakti | redakti fonton]

La vulkano Taal estas parto de ĉeno el vulkanoj en la okcidento de la insulo Luzono, kiu ekestis pro la subŝoviĝo de la eŭrazia plato de la litosfero sub la filipinan platon. La lago Taal situas en kaldero de 25 ĝis 30 kilometroj da diametro, kiu ekestis en kvar gigantaj erupcioj inter antaŭ 500.000 ĝis antaŭ 100.000 jaroj. Ĉiu el tiuj erupcioj kaŭzis elsputon de granda kvanto de tofaj rokoj en distanco de ĝis 50 kilometroj, do ankaŭ ĝis la areo en kiu nuntempe situas la urbo Manilo.

la kratero kaj la lago, viditaj el aviadilo

Ekde la ekesto de la kaldero, pliaj vulkanaj erupcioj kaŭzis la kreon de vulkana insulo ene de la kaldero. La insulo kovras areon de pli-malpli 23 km² kaj konsistas el entute 47 vulkanopintoj kaj krateroj unu sur kaj apud la alia. Proksimume 3000 homoj vivas sur la vulkana insulo.

Kratera lago kaj "vulkana punkto"[redakti | redakti fonton]

Sur la vulkana insulo ekzistas kratera lago kun diametro de pli-malpli 2 kilometroj, en kiu situas plia vulkana insulo. La tiel nomata "vulkana punkto", angle vulcan point, estas la tutmonde plej granda insulo en lago sur insulo en lago sur insulo [1].

Pli junaj erupcioj[redakti | redakti fonton]

Ekde la jaro 1572 dokumentiĝis 33 erupcioj. Aparte detrua erupcio kun pli ol mil homaj mortoj okazis en 1911. La plej juna fazo de vulkana aktiveco okazis inter la jaroj 1965 kaj 1977 kaj karakteriziĝis per la interago el magmo kaj marakvo, kiu kreis impresajn eksplodojn. Aparte la erupcio de la jaro 1965 gvidis al polvaj-gasaj riveroj, kiuj etendiĝis plurajn kilometrojn trans la lago kaj detruis plurajn vilaĝojn ĉe la malproksima bordo de la lago, mortigante pli-malpli 100 homojn. La erupcioj de 1968 kaj 1969 kaŭzis grandajn laforiverojn, kiuj atingis la lagan bordon. Kvankam la vulkano neaktivas ekde la jaro 1977, ekde 1991 estas signoj de nova aktiveco, per fortiĝantaj tertremetoj kaj kreo de malgrandaj gejsero sur la vulkana insulo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. retejo elbruz.org: "Insuloj kaj lagoj" (angle). Arkivita el la originalo je 2016-04-22. Alirita 2009-10-28.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]