Vygruppen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Vy
Vy

Vy logo.svg
Jura formo Akcia kompanio
Fondita 1-an de decembro 1996
Sidejo Oslo, Flago-de-Norvegio.svg Norvegio
Estr(ar)o Gro Bakstad
Dungitoj 11 484 (2019)
Agokampo Fervoja kaj publika transporto
TTT https://www.vy.no/
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Vy, oficiale Vygruppen AS, (antaŭe ĝis la 23-a de Aprilo 2019 Norges Statsbaner, mallonge NSB) estas la ŝtata fervoja societo de Norvegio.

La historio de la norvegaj fervojoj estas ne facila. Pro la monteca pejzaĝo de Norvegio estis malfacile konstrui fervojojn; tial Carl Abraham Pihl proponis mallarĝan ŝpuron, poste nomitan laŭ lia inicialoj (CAP). Ekde 1900 Norvegio tamen, eble pro la kutimoj de najbara Svedio, komencis (re)konstrui siajn fervojajn liniojn en norma ŝpuro.

Inter la norvegaj fervojaj linioj aparte admirindas tiu de Oslo al Bergeno, kiu atingas alton de pli ol 1 200 metroj kaj trairas multajn tunelojn.

La plej alta stacio atingebla tra la norvega reto estas Bodø. Tra la sveda reto atingeblas la fererca fervojo, de Narvik al Riksgränsen, Kiruna, Boden kaj Luleå.

La plej nordaj provincoj de Norvegio, Troms kaj Finnmark, ne havas fervojon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]