Walvis Bay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Walvis Bay (afrikanse Walvisbaai, germane WalfischbuchtWalfischbai, ĉio signife "Balena Golfo"), estas urbo[1] en Namibio kaj la nomo de la golfo ĉe kiu ĝi kuŝas. La urbo havas 85,000 loĝantojn kaj enhavas 29 km² de tera areo.[2]

La golfo estis haveno por marŝipoj pro sia natura profundakva kajo, protektata de la terlango nome Pelican Point aŭ Pelikana Pinto, kaj estas la ununura natura haveno laŭlonge de la marbordo de la lando. Ĝi estas riĉa en planktono kaj marvivo, kaj pro tio tiuj akvoj allogis grandajn nombrojn de balenoj kio siavice allogis balenkaptistojn kaj fiŝkaptaj ŝipoj kaj de tie la nederlanda nomo Walvisch Baye kaj la angla Whale Bay. Ĝi iĝis eventual Walfish Bay, poste Walvish Bay, kaj laste Walvis Bay. Ĝi estis menciata ankaŭ kiel Walwich Bay[3] aŭ Walwisch Bay.[4]

Sukcedo de koloniistoj disvolvigis la lokon kaj la resursojn de tiu strategia havenurbo. La havena valoro rilate al la marvojo ĉirkaŭ la Kabo de Bona Espero kaptis la atenton de la mondaj povoj ekde ties malkovro. Tio klarigas la komplikan politikan statuson de Walvis Bay dum la jaroj.

La urbo situas ĝuste norde de la Tropiko de Kaprikorno ĉe la delto de la rivero Kuiseb kaj ĉe la fino de la fervojo TransNamib al Windhoek, kaj ĉe la ŝoseo B2.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Local Authorities. Alirita 1a Oktobro 2012.
  2. "ELECTIONS 2010: Erongo regional profile, New Era, 16a Novembro 2010.
  3. Charles Medyett Goodridge. (1832). "Narrative of a voyage to the South Seas" p.16 [1]
  4. Mrs. David Osborne. (1852). The World of Waters OR A Peaceful Progress o'er the Unpathed Sea [2]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]