Wanda Rutkiewicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Wanda RUTKIEWICZ-BŁASZKIEWICZ (prononcu: Vanda Rutkjeviĉ-Bŭaŝkjeviĉ) (naskiĝis la 4-an de februaro 1943 en Plungė, Litovio, pereis la 13-an de majo 1992 sur deklivoj de Kangchenjunga en Himalajo) estis pola montgrimpistino kaj himalajistino, laŭ profesio elektronikistino. Unu el la plej konataj polinoj de la monda himalajismo. Kiel la tria virino en la mondo kaj la unua eŭropanino surgrimpis Ĉomolungmon, la plej altan montopinton de la Tero, kaj kiel la unua virino - la pinton K2.

Wanda Rutkiewicz, 1968
Kangchenjungala suda vido flanke de Nepalo

La sportaj atingoj

Literaturo

  • Ewa Matuszewska, "Uciec jak najwyżej. Nie dokończone życie Wandy Rutkiewicz" (Fuĝi kiel plej alten. Ne finita vivo de Wanda Rutkiewicz), Wydawnictwo Iskry 2001.
  • Janusz Kurczab, Leksykon polskiego himalaizmu (Leksikono de pola himalajismo), Warszawa. Agora SA – Biblioteko de Gazeta Wyborcza, 2008, p. 110-111, serio: Polskie Himalaje (polaj Himalajoj). ISBN 978-83-7552-383-6.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj