Varangal

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Warangal [varangal; telugue: వరంగల్] estas la ĉefurbo de la samnoma disktrikto Warangal, en la gubernio Andra-Pradeŝo en Barato. Ĝi troviĝas en la regiono Telangana [telangana] de dekkana ebenaĵo de Andra-Pradeŝo. Warangal estas ĉ. 145 km-ojn nordoriento al la ĉefurbo Hajderabado. Ĝi estas la kvina plej granda urbo de la gubernio Andra-Pradeŝo. Warangal estas hodiaŭ komerca kaj industria centro kun universitatoj.

Ruino en Warangal

La distrikto Warangal havas areon de 12.846 km², kaj 2.818.832 (1991) loĝantarojn, ĉ. 500.000 de kiuj loĝas en la urbo Warangal. Ĉirkaŭ la distrikto Warangal estas la distriktoj Karimnagar (norde); Khammam (oriente kaj sudoriente); Nalgonda (sudokcidente), kaj Medak (okcidente). Warangal estas fama loko por mini la graniton, kaj aĉeti kaj vendi la rizon, kotonon kaj tabakon.

Vizitindaj lokoj de urbo Warangal

La Mil-kolona Templo: Ĝi estas bona ekzemplo de la arkitekturo kaj skulptarto de la dinasto Kakatiya [kakatija]. Stelforma kaj trisankteja en la stilo de temploj de la dinasto Ĉalukja, la reĝo Rudra Deva konstruis la templon en 1163.

La fortikaĵo Warangal: Konstruita en 13a jarcento KE, la fortikaĵo Warangal estas 2 km de la stacidomo. Ĝi estis detruita de invadintoj, kaj nun videblas nur ruinoj. La fortikaĵo havis plurajn tavolojn da protektado: unu estis kota muro, 6 metrojn alta; alia granita muro. La fortikaĵo ankaŭ famas pro siaj ŝtonpordegoj, 10 metrojn altaj, ĉizitaj de unuopaj ŝtonoj. Ili nomiĝas la Pordegoj al la Gloro.

La templo Ramappa (aŭ la templo Ramalingeŝvara): Ĝi estas en vilaĝo Palampet, 70 km de Warangal. Ĝi konstruiĝis en 1213. Ĝi estis unu el la plej bonaj ekzemploj de templa arkitekturo de la dinasto Kakatiya.

La templo Bhadra Kali: Ĝi estas supre de monteto inter la monteto Hanmakonda kaj la urbo Warangal. En tiu templo troviĝas statuo de la diino Kali. La templo estas apud la bordo de la rivero "Bhadrakali".

Kaj la disktrikto Warangal havas multe da aliaj vizitindaĵoj:

  • La templo Siddeŝvara (3a jarcento KE)
  • Ĝajna templo (2-mil jara)
  • La vilaĝo Pembarti (fama pro siaj latunaĵoj)
  • La templo Sri Viranarajana: Ĉalukja-stila templo (ĉ. 1104 KE)
  • La lago Pakhal: artefarita en 1213 KE; 30 km² granda