William Anders

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el William A. Anders)
William Anders
Persona informo
NomoWilliam Anders
Dato de naskiĝo17-a de oktobro 1933
NaskiĝlokoHonkongo
Aĝo90
Okupoj kaj profesioj
Okupokosmonaŭto
Geografio
ŜtatoUsono
Ceteraj informoj
HonorigoAir Force Distinguished Service Medal, Harmon Trophy, Nacia Aviada Halo de Famo, Medalo de NASA pro Distingita Servo, United States Astronaut Hall of Fame, Hubbard Medal, Air Force Commendation Medal, International Space Hall of Fame [+]
Portalo pri Homoj
vdr

William Anders (naskiĝis la 17-an de oktobro 1933 en Honkongo) estas usona kosmonaŭto. Li, plene nomata William Alison Anders, naskiĝis en Honkongo ĉar lia patro tie estis soldato de la usona mararmeo, kaj pasigis siajn infanajn jarojn en Kalifornio. En 1950 li finis la mezlernejon kaj en 1955 ricevis bakalaŭran titolon en la mararmea akademio de Annapolis (Marilando). Li aliĝis al la usona aerarmeo kaj iĝis militpiloto. En 1962 li enaerarmea instituto pri teknologio en Ohio ricevis magistran titolon de nukleenergia tekniko, kaj poste en armila laboratorio en Novmeksiko laboris pri teknikaj eblecoj pri ŝirmado de nukleaj reaktoroj kontraŭ atakoj.

aviado kaj kosmoflugado. Ĝis la jaro 1960 li en West Point estis asista profesoro pri termodinamiko kaj fluidomekaniko. Post tio li en armea bazo de Kalifornio reiĝis aerarmea piloto: komece kiel testpiloto de novaj aviadiloj, poste kiel pilota edukisto.

Inter la jaroj 1963 kaj 1969 li estas kosmonaŭto de la usona institucio NASA. Kadre de tio li estis en la teraj teamoj de la misioj Gemini 11 kaj 12 (1966) kaj estis partoprenanto en la kosma misio Apollo 8 (1968), kiu kiel unua usona teamo sukcesis ĉirkaŭi la lunon en ties orbito kaj sukcese reveni al la tero.

ka teamo de la misio Apollo 8 (1968): Frank Borman, komandisto; William Anders, lun-modula piloto kaj James Lovell, komandomodula piloto