William Baffin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

William Baffin (* 1584; † 23-an de januaro 1622 ĉe Hormuzo/Persa Golfo) estis angla marvojaĝanto kaj malkovrinto.

Baffin estis la unua, kiu provis difini la geografian longon per lundistanco. La kalkula eraro estis tiam grava: pli ol du meridianoj.

Baffin partoprenis kiel navigisto sub J. Hall (1612) kaj Bylot (1615 kaj 1616) en multaj vojaĝoj por malkovri la nordokcidentan pasejon tra la Markolo Davis kaj eĉ penetris en 1616 ĝis Smithsund 77°30' norda latitudo. En 1613 kaj 1614 partoprenis li multajn vojaĝojn en komisio de Moskovitoj (Moskva Kompanio) al Spicbergoj. Baffin atingis 77° 45' nordan latitudon, kiun oni ne povis pluveturi dum pli ol 200 jaroj.

Dum la vojaĝo por malkovro de la Nordokcidenta Trapasejo, la malkovrita golfo de la Arkta Oceano iĝis Bafina Golfo. Same, oni nomis post li la Bafinan Insulon.

Pli poste Baffin ekservis ĉe la Brita Kompanio de Orientaj Indioj kaj veturis en 1617 al Hindio.

Li topografiis la sudajn bordojn de la Ruĝa Maro kaj la Persan Golfon.

Li mortis ĉe Hormuzo, kiam trafis lin kanona kuglo.