William Herbert Rollins

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Herbert Rollins
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1852 (1852-01-01)
en Charlestown
Morto 1-an de januaro 1929 (1929-01-01) (77-jaraĝa)
Alma mater Harvard Medical School • Harvard School of Dental Medicine
Okupo
Okupo dentistoinventisto
vdr

William Herbert ROLLINS estas iom forgesita usona sciencisto kaj dentisto. Li estis pioniro en radiprotektado. Multaj el liaj inventoj kaj esploradoj en medicina radiografio kaj fotografio estis rangigita laŭ gravo apud tiuj de Thomas A. Edison, Elihu Thomson, kaj William J. Morton.

Spite la dekomencajn malzorgojn pri radioaktiveco, estis kelkaj fruaj sistemaj kontraŭdanĝeraj esploroj, kaj tiom frue kiom ĝis en 1902 William Herbert Rollins verkis preskaŭ despere ke liaj avertoj pri la danĝeroj de la senzorga uzado de Ikso-radioj ne estis atentitaj, ĉu pere de industrio aŭ fare de siaj kolegoj. Tiame, Rollins estis pruvinta, ke la Ikso-radioj povas mortigi eksperimentajn animalojn, povas okazigi, ke graveda numido abortu, kaj ke tio povas mortigi abortaĵon.[1] Li ankaŭ rimarkis, ke "animaloj varias en la ricevo de ekstera agado de Ikso-radioj" kaj avertis, ke tiuj diferencoj estis konsiderataj kiam pacientoj estis traktitaj pere de rimedoj de Ikso-radioj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Geoff Meggitt (2008), Taming the Rays - A history of Radiation and Protection., Lulu.com, (ISBN 978-1-4092-4667-1) 

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • "William Herbert Rollins". Medical Radiography and Photography.Vol. 36, #2, 1960.