William Lamport

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Lamport
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1615 (1615-01-01)
en Wexford
Morto 19-an de novembro 1659 (1659-11-19) (44-jaraĝa)
en Meksikurbo
Mortokialo morto sur brulŝtiparo
Ŝtataneco Irlando
Alma mater Universitato de Salamanko
Okupo
Okupo verkistoĵurnalisto
vdr

William LAMPORT (1615-1659) estis fama ribelanto, batalanto en Meksiko.

Li naskiĝis en nobela kaj katolika irlanda familio. Li plenkreskis ĉe la jezuitoj de Dublino kaj Londono. Li parolis en aĝo de 21 jaroj jam 14 lingvojn (danke interalie al la aventura vivo).

Oni arestis lin jam en 1627 (aĝo de 12 j.) pro disvastigo de katolikaj pamfletoj kaj pro tio fuĝis el Anglio. Li estis kaptita fare de piratoj, poste iris al Hispanio kaj batalis en la hispana armeo. Oni distingis lin pro kuraĝo kaj venis eĉ en la hispanan kortegon. Tiam li uzis sian nomon jam hispane kiel Guillén Lombardo. Li devis foriri pro amrilato al nobla virino el la hispana kortego. Li estis sendita al Meksiko, kie vivis duoblan vivon. Li aperis en la plej altaj sociaj rondoj kiel hispana nobelo (kun multaj amrilatoj) kaj samtempe spionis inter la praloĝantoj por la hispana ministro Olivares. Lampert dum la tempofluo amikiĝis kun la indianoj kaj ekagadis por ilia libereco kaj liberigo de la nigraj sklavoj. Li iĝis gvidanto de la komenciĝanta liberecbatalo, sed la inkvizicio ekatentis pri li kiaj oni arestis lin en 1642. Li sukcese fuĝis el la prizono (1650) kaj afiŝis pamfletojn kontraŭ la inkvizicio kaj la Hispanoj. Li subskribis kiel El Zorro. Tiun nomon donis al li la indianoj pro eble ties ruĝa barbo, hararo aŭ noktaj ruzaj agadoj.

Oni arestis lin denove post 2 jaroj. Post 7-jara prizono, la inkvizicio kondamnis lin je morto sur brulŝtiparo. La efektivigo de la kondamno okazis en 1659 en Meksikurbo. Lampert pendigis sin per alliga ŝnurego kaj sufokiĝis antaŭ ol brulmorti.

Lia memoro konserviĝis en Meksiko. En 1872 aperis pri li aventura libro, en kiu aperis la tipaj Zorro-motivoj. Lia skulptaĵo aperas en la panteono de la meksikaj herooj.

  • Gerard Ronan - The Irish Zorro: The Extraordinary Adventures of William Lamport (1615-1659)