William Totok (naskiĝinta la 21-an de aprilo 1951 en Comloșu Mare/Großkomlosch) estas rumania verkisto kaj publikigisto germanlingva. Li studis germanistikon en la Universitato de Timișoara, intertempe nomata Okcidenta Universitato. La verkisto estis membro de la germanlingva literaturista rondo Aktionsgruppe Banat kunfondita de Rolf Bossert, kiu ekzistis inter 1972 kaj 1975.