Wolf in the Fold

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wolf in the Fold
Star Trek episode • ĉapitro de televidserio
Originala titolo Wolf in the Fold
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 22 dec. 1967
Ĝenro sciencfikcio
Reĝisoro(j) Joseph Pevney • Gene Roddenberry
Scenaro Robert Bloch
Filmita en Paramount Stage 31
Loko de rakonto Argelius II
Rolantoj William Shatner • Leonard Nimoy • DeForest Kelley • James Doohan • George Takei • Bill Blackburn
IMDb
vdr

"Wolf in the Fold" [Lupo en ŝafaro] estas la dek-kvara epizodo de la dua sezono de Star Trek: The Original Series. Verkita de Robert Bloch bazite sur sia rakonto "Yours Truly, Jack the Ripper" (1943) kaj direktita fare de Joseph Pevney, ĝi estis unue elsendita la 22-an de decembro 1967.

La epizodo informas por la unua fojo, ke kiam membroj de stelfloto estas sur planedo, ili estas submetataj al la leĝoj de tiu planedo.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Kapitano James T. Kirk, ĉefkuracisto Leonard McCoy, kaj ĉefinĝeniero Montgomery Scott de la stelŝipo USS Enterprise (NCC-1701) ĝuas libertempon ĉe nokta klubo sur planedo Argelius II. Sinjoro Scott estas enkondukita al Kara (Tania Lemani), dancisto ĉe la klubo, kaj iras kun ŝi. Dum Kirk kaj McCoy trapasas vespere nebulan vojon al alia klubo, ili aŭdas kriegon kaj trovas la danciston mortan sur la tero kaj Scotty staras kontraŭ proksima muro, kun sangan tranĉilon enmane.

Scott estas detenita kaj pridemandita de S-ro Hengist (John Fiedler), administranto el Rigel IV kaj estro de la polica operacioj de Argelius. Jaris (Charles Macaulay) , la Prefekto de la planedo, prezentas sian edzinon, Sybo (Pilar Seurat), kaj petas ke ŝi uzu la konscian kunfandiĝon de argelianoj por determini la veron. Dum ŝi preparas por la ceremonio, Leŭtenanto Karen Tracy (Virginia Aldridge), dungita medicina specialisto, kuras kun psico-tricordo al intervjuo de Scott, kaj estas murdita. La provo denove indikas Scott'on.

Sybo procede kun la kontakta ceremonio. La partoprenantoj tenas la manojn serene, kaj Sybo komencas paroli pri "monstra, terura malbono", "malsato, kiu neniam mortas", kiu estis nomata "Keslo", "Beratis", "Redjac". La altaro ekbruliĝas, kaj Sybo krias. Kiam la lumoj venas, Scott tenas la mortintan korpon de Sybo.

La Prefekto, kontraŭ la opozicioj de Hengist, konsentas daŭrigi la esploron sur la Enterprise. Ambaŭ Scott kaj fianĉo de Kara, Morla (Charles Dierkop), estas intervujataj sub "preciza skanilo" de la komputilo, kiu konfirmas la ateston de ambaŭ. Scott ankaŭ parolas pri malvarma kaj malbona ĉeesto dum la ceremonio de Sybo, kaj la komputilo denove kontrolas la precizecon de la deklaro.

Kirk pridemandas la komputilon pri la nomoj parolitaj de Sybo, komencante kun "Redjac". La komputilo respondas kun "Ruĝa Jack", nomo donita al la seria murdisto pli konata kiel Ĵakvo la Buĉisto. Tio, kaj la mencio de Sybo pri "malsato, kiu neniam mortas", sugestas al Kirk, ke senmorta, ne-korpa ento povus esti implikita. "Beratis" estas trovita kiel la nomo de serioza murdisto en Rigel IV. Supozeco falas sur Hengist, precipe ĉar la murdo estis farita sur Rigel IV. Hengisto provas fuĝi, sed Kirk punkas lin kaj ŝajne mortigas lin. Maniaca ridado estas tiam aŭdata de la komputilo, ŝajne la esto saltis de la korpo de Hengist al la komputilo, de kiu ĝi povas kontroli la kosmoŝipon.

La esto komencas minaci la ŝipanaron por kaŭzi timon, kiun ĝi manĝas. Kirk ordonas al Doktoro McCoy administri trankviligilojn al ĉiuj, kaj Spock konektas la komputilon ordonante ke ĝin kalkulu al ĝia lasta decimala loko. Post provi posedi Jaris'on, la esto revenas al la korpo de Hengist, kiu tuj trankviliĝas. Kirk portas Hengist'on al la Transporta Ĉambro, kie li estas ĵetita en spaco ĉe "maksimuma disvastiĝo". Spock notas, ke la esto pluvivos nur kiel apartaj bitoj da energio antaŭ pereo.