Wondelgem

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Wondelgem (surfaco 5,82 km²) estas ekde la fusio kun Gento unu el la komunumoj de la 13 aliĝintaj komunumoj kaj nombras 11.897 enloĝantojn (2003). Wondelgem situas okcidente de la centro de Gento, sude de la najbara komunumo Evergem kaj norde de la Genta komunumo Mariakerke.

En Wondelgem estas du preĝejoj. En la kvartalo Westergem estas la malgranda preĝejo de Sankta Godeliva. La pli granda preĝejo de Sankta Katarina troviĝas ĉe la "Vroonstalledries", malgranda arbaro, centre de Wondelgem.

La nomoj "Wondelgem" kaj "Vroonstalle" estas ĝermanaj kaj reiras ĝis la tempo de la merovingoj. Ili estas menciataj unuafoje en dokumento je la 5-a de majo de 996.

Trafluas Wondelgem du akvofluoj: la Lieve, rivero kiu dum la mezepoko estis tre grava por Gent. Alia akvofluo estas la "Ringvaart", sur kiu ŝipoj de la Skeldo povas surveturi la kanalon Gent–Terneuzen en Langerbrugge. En Wondelgem laŭlonge de la Ringvaart kelkaj grandaj entreprenoj havas sian sidejon. Ĝi estas do grava por la komunumeto.

Publika transporto en Wondelgem[redakti | redakti fonton]

La stacidomo de Wondelgem

La stacidomo de Wondelgem malfermiĝis en 1861 kaj situas ĉe linio 58; GentEeklo. La trajno de Gento Sankta Petro al Eeklo, aŭ inverse, estas la sola pasaĝera trajno, kiu haltas en Woldelgem.

Laŭ esploroj en la jaro 2005, la stacidomo de Wondelgem estas la plej malbona stacidomo de la provinco Okcidenta Flandrio. La NMBS tial promesis prioritate renovigi ĝin.

Krom trajno ankaŭ tramo pasas en Wondelgem. La tramlinio 1 rekte portos vin ĉu al Flanders Expo laŭ la stacidomo de Gento Sankta Petro, ĉu al Evergem.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]