Saltu al enhavo

Woyzeck (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Woyzeck
filmo
Originala titolo Woyzeck
Originala lingvo germana lingvo
Kina aperdato 1979, 25 maj. 1979
Ĝenro drama filmo
Kameraado Jörg Schmidt-Reitwein
Reĝisoro(j) Werner Herzog
Produktisto(j) Werner Herzog
Scenaro Werner Herzog  Georg Büchner
Filmita en Telč
Loko de rakonto Mezeŭropo
Rolantoj Klaus Kinski  Eva Mattes  Wolfgang Reichmann  Willy Semmelrogge  Josef Bierbichler  Volker Prechtel  Dieter Augustin  Irm Hermann  Wolfgang Bächler  Herbert Fux  Rosemarie Heinikel
IMDb
vdr

Woyzeck [ˈvɔʏtsɛk] estas germana drama filmo de 1979, produktorita kaj reĝisorita de Werner Herzog en kiu stelulis Klaus Kinski kaj Eva Mattes. Ĝi estas adaptaĵo de nefinita teatraĵo Woyzeck de la germana dramaturgo Georg Büchner.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
La bazarplaco de Telč, urbo kie oni filmis scenojn de la filmo.

Franz Woyzeck, soldato enpostenigita en germana provinca urbo, estas la patro de eksterjura infano havigita kun Marie, sia amantino. Woyzeck pligrandigas sian salajron per laboroj por la kapitano kaj per eksperimentoj por la doktoro. Tiukadre, la doktoro petas al Woyzeck manĝi nur pizojn. La mensa sano de Woyzeck malpliiĝas kaj ekhavas apokalipzajn viziojn. Ekde tiam, Marie laciĝas de Woyzeck kaj interesiĝas de bandestro, kiu en neklara sceno en la ĉambro de Marie, ŝajne perfortis ŝin.

Woyzeck, ĵaluza, kverelas kun la bandestro kiu batas kaj humiligas lin. Poste Woyzeck ponardas Marie ĝismorte proksime de baseno. Tien li forĵetas la tranĉilon kaj, klopode al la sangolavado, li entreprenas la halucinon naĝi en la sango de Marie.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Klaus Kinski : Friedrich Johann Franz Woyzeck
  • Eva Mattes : Marie
  • Wolfgang Reichmann : la kapitano
  • Willy Semmelrogge : la doktoro
  • Josef Bierbichler : la bandestro
  • Paul Burian : Andres
  • Volker Prechtel : la metiisto
  • Dieter Augustin : la ĉarlatano
  • Irm Hermann : Margret
  • Wolfgang Bächler : la judo