Wulfstan la Kantoro
Aspekto
(Alidirektita el Wulfstan la kantoro)
| Wulfstan la Kantoro | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 30-an de novembro 959 | |
| Morto | 30-an de novembro 1049 (90-jaraĝa) | |
| Lingvoj | mezepoka latino • anglosaksa vd | |
| Ŝtataneco | Reĝlando Anglio | |
| Profesio | ||
| Okupo | monaĥo verkisto | |
| Verkado | ||
| Verkoj | Vita sancti Aethelwoldi vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Wulfstan la Kantoro (n. ĉ. 950, m. verŝajne dum la frua 11-a jarcento) estis anglosaksa monaĥo kaj verkisto. Li estis ankaŭ muzikisto kaj komponisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Pri lia vivo oni scias preskaŭ nenion. Verŝajne ekde sia infaneco li apartenis al la monaĥejo de la Katedralo de Winchester. Li mortis la 22-an de julio, sed tute ne certas kiun jaron.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Liaj ĉefaj verkoj (en la latina lingvo) estas:
- Biografio de Sankta Aethelwold de Winchester
- Poemo pri Sankta Swithun
- De tonorum harmonia (Pri la harmonio de tonoj), pri muziko (neniu manuskripto restas)

