XML-skemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

XML-skemo (XML Schema) estas XML-dokumento kiu priskribas la strukturajn regulojn de XML-a marklingvo. Ĝi priskribas, kiel oni povas uzi la elementojn kaj atributojn de la koncerna XML-a "dialekto" en dokumentoj. XML-skemoj estas mem skribitaj en XML-a lingvo aparte konstruita por tiu tasko.

XML-skemo plenumas plejparte la samajn taskojn kiel la pli malnova Dokumento-Speco-Difino kiu tamen ne uzas XML-on por la priskribo.