Timed Text

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Timed Text (prononco [Tajmd Tekst], angle: "tempe agordigita teksto") estas la prezento de teksto en laŭtempa agordigo kun aliaj komunikiloj, ekzemple filmo aŭ sondosiero. Do temas pri speco de subteksto.

Tipaj uzoj de Timed Text estas simple redakteblaj subtekstaj tradukoj de alilingvaj paroloj de interrete prezentataj filmoj, subtekstoj por uzantoj de komputiloj sen laŭtparoliloj aŭ por surduloj, karaokeotele-suflorado.

Timed text por filmoj de kodigo MPEG 4 estas difinata en la normo MPEG-4 parto 17, kaj referencata en la dokumento RFC 3839.

La Konsorcio de la Tut-Tera Teksaĵo (angla mallongigo W3C) evoluigis specifikigon de Timed Text, kiu ampleksas multajn aspektojn pri uzado de la teknologio en la interreto. Tiu specifikigo ricevis statuson de konsorcia rekomendo.