Y Byd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La oficiala emblemo de Y Byd

Y Byd (la mondo) estis provo lanĉi la unuan ĉiutagan gazeton en la Kimra lingvo. Ĝi laŭ la planoj devintus aperi kvin tagojn semajne, de lundo ĝis vendredo. Oni esperis lanĉi la ĵurnalon la 3-an de marto 2008, sed la 15-an de februaro la organizintoj nuligis la planojn, dirante ke la Kimra Asemblea Registaro donis nesufiĉan monsubtenon.

Aled Price, la ĉefredaktoro, estas ĵurnalisto el Cardiff kiu antaŭe laboris por BBC Cymru kaj S4C. Catrin Rogers, la vicredaktorino, momente laboras kiel redaktoro de loka ĵurnalo en Hounslow, Londono, kaj ankaŭ laboris kiel sendependa ĵurnalistino.

Pli ol iam antaŭe ekzistas grava rolo por ĵurnalo en la kimra. La Nacia Asembleo por Kimrio lastatempe plifortigis siajn potencojn, provizas fokuson por politika kaj institucia vivo. Kimralingvanoj, inkluzive de multaj lingvolernantoj, disvastiĝis tra la tuta Kimrio kaj preter ĝi, kaj havas vivostilojn kaj laborkutimojn, kiuj fariĝas ĉiam pli diversaj; ĉiutaga Kimra ĵurnalo helpos unuigi la Kimralingvan komunumon kaj ebligos al ĝi esprimi sian plurecan identecon. Kimrio estas unu el la malmultaj malplimultaj lingvoj ene de Eŭropa Unio, kiu ne havas propran ĵurnalon.

Kia ĵurnalo?[redakti | redakti fonton]

Y BYD devintus esti vere nacia ĵurnalo kun siaj unikaj stilo kaj enhavo. Ĝi estu eldonata 5-tage ĉiusemajne, de lundo ĝis vendredo.

Ĉar ĝi estu la sola ĵurnalo en la kimra, ĝi estu politike sendependa, provizante forumon por ĉiuj vidoj ekzistantaj en la komunumo. La ĉefa fokuso estos sur Kimrio, tamen internaciaj kaj Britaj aferoj ankaŭ estos traktataj. Ĝi estu distribuata tra la tuta Kimrio, kaj havos vastan retejon.

La ĉefa ĵurnala oficejo estu en Machynlleth, kaj aliaj kunlaborantoj en aliaj partoj de la lando. Estu 24 kunlaborantoj, el kiuj 12 estu ĵurnalistoj.

Vasta subteno[redakti | redakti fonton]

La iniciatintoj de Y Byd akiris la subtenon de elektitoj el ĉiuj partioj en la Nacia Asembleo kaj ankaŭ de eminentuloj el diversaj kampoj de la Kimra vivo - kimralingvanoj kaj nekimralingvanoj. Jen kelkaj subtenantoj: Huw Edwards kaj Guto Harri el la radia amaskomunikado; la aktoro Ioan Gruffudd; Marko Hughes kaj Ray Gravell el la mondo de sporto; Meic Steven, Gruff Rhys kaj Fflur Dafydd el la mondo de populara muziko; la Ĉefepiskopo de Kimrio kaj ĉefaj membroj el la ĉefaj religioj, kaj Jan Morris el la literatura kampo.

Abonantoj[redakti | redakti fonton]

Kerno el homoj, kiu konsentas preni la ĵurnalon ĉiutage estas necesaj por la postvivo de malplimulta ĵurnalo. Ĉar abonantoj estu la ŝlosilo por la ĵurnala sukceso, ili povu profiti rabaton ĝis 25%, kaj specialaj ofertoj estu havigeblaj ekskluzive al ili. Abonoj ekzistu en du varioj - (1) al la papero versio kun aliro al la tuta retejo (2) al la enreta versio nur.

Investantoj[redakti | redakti fonton]

Privataj akciuloj kun sindevontigo al la lingvo kaj ekzistokialo de la ĵurnalo estu aparte gravaj, ne nur kontribuante al la necesa kapitalo, sed ankaŭ certigante tion, ke proprieto enradikiĝu en kaj trans Kimrio, kaj tio, ke la regado restu en la manoj de la sindevontigintoj al la celoj kaj intencoj de la ĵurnalo. La iniciatintoj deziris, ke ĉi tiu estu vaste bazita komuna entrepreno. Investontoj devu unue fariĝi membroj de la Clwb Cefnogwyr.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]