Saltu al enhavo

Yashovardhan Singh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yashovardhan Singh
Persona informo
Naskiĝo 4-an de julio 1951 (1951-07-04) (74-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Barato Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Yashovardhan Singh (naskiĝis en Patno, Hindio, la 4-an de julio 1951)[1] estas baratdevena esperantisto, kiu ekde la 1970-aj jaroj vivas en Germanio. Komence li en la 1970-aj jaroj studis en la bonna universitato, en junulara Esperanto-grupo interalie kun la kunstudanto Klaus-Peter Fritz, kun kiu li en teamo interalie publikigis studentecan lernolibron pri Esperanto. Poste ekde la fino de la jardeko multajn jarojn li laboris en la universitato de Paderborn, en kunlaboro interalie kun la matematikisto kaj profesoro pri kibernetiko Helmar Frank. Ekde la fino de la 1970-aj jaroj li ankaŭ intense teme kontribuis al iuj internaciaj seminaroj de Germana Esperanto-Junularo - interalie la 21-a IS (1977-78) en Rotenburg (Fulda) kaj la 22-a IS (1978-79) en Damme-Dümmerlohausen. Ekde 2011 li kune kun la slovako Stano Marček redaktas la revuon Esperanto aktuell de Germana Esperanto-Asocio.

  • 1980: (kun R. Hilgers) EG-Wörterbuch mathematischer Begriffe (EK-vortaro de matematikaj terminoj). Alsbach: Leuchtturm-Verlag, 1980. 161 p.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Internacia Sciencista Dokumentaro de AIS, 2a eld. 1992, p. 125.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.