Rotenburg an der Fulda
Rotenburg a.d. Fulda | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Hesio | |||||
Distriktaro | Distriktaro Kaselo | |||||
Distrikto | Distrikto Hersfeld-Rotenburg | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 06623 | |||||
Poŝtkodo | 36199 | |||||
Aŭtomobila kodo | HEF | |||||
Oficiala Municipokodo | 06632018 | |||||
Subdivido | 8 urbopartoj (Stadtteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Manfred Fehr | |||||
Partio de komunumestro | SPD | |||||
Adreso de la administrejo | Marktplatz 15 36199 Rotenburg a. d. Fulda | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 13848 (stato 2021-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 0′ N, 9° 44′ O (mapo)50.9959.7272222222222Koordinatoj: 51° 0′ N, 9° 44′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 183 m | |||||
Areo | 79,84 km² | |||||
Oficiala retejo | http://www.rotenburg.de | |||||
Rotenburg an der Fulda estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Hersfeld-Rotenburg de la federacia lando Hesio. Fine de la jaro 2021 la komunumo havis 13 848 loĝantojn.
Esperanto en Rotenburg[redakti | redakti fonton]
Inter la 27-a de decembro 1977 kaj la 3-a de januaro 1978 la 21-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo en Rotenburg pritraktis la temon "Edukado - kun kiuj celoj". La internaciaj partoprenantoj memoris la eventon interalie pro tio, ke malgraŭ la ripetaj avertoj de la organizantoj pluraj seminarianoj origine alvenis ne en la ĝusta urbo "Rotenburg", sed en alia samnoma loĝloko, aparte en la pli suda Rothenburg ob der Tauber inter Hajdelbergo kaj Nurenbergo (en distanco de 230 kilometroj) kaj en la pli norda Rotenburg an der Wümme inter Bremeno kaj Hamburgo (en distanco de 320 kilometroj).


|