Yaxhá

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yaxhá
arkeologia loko [+]

LandoGvatemalo
RegionoDepartemento Peten
Koordinatoj17° 4′ 20″ N, 89° 24′ 0″ U (mapo)17.07222222-89.4Koordinatoj: 17° 4′ 20″ N, 89° 24′ 0″ U (mapo)

Areo2 m²

Yaxhá (Gvatemalo)
Yaxhá (Gvatemalo)
DEC
Yaxhá
Yaxhá
Map
Yaxhá
Vikimedia Komunejo:  Yaxha [+]
vdr
Templo 216 de Yaxhá.

Yaxhá - literumita ankaŭ Yaxha, Yax-ha kaj Yax-há - estas arkeologia kuŝejo kaj antikva ceremonia centro de la majaa civilizacio en la nordoriento de Peteno, Gvatemalo, nome en la Departemento Peten, en la municipoj Flores kaj Melchor de Mencos. Ĝi estis la ĉefurbo de etenda teritorio kiu dominis la nordorienton de Peteno, kaj havis fortajn ligojn kun la urbo Tikal, Caracol, en Belizo, kaj Kalakmulo en Meksiko. Ĝi enhavas monumentajn kompleksojn kun templo-piramidoj, citadeloj, pilkludejo, ĝemelaj piramidoj, palacoj kaj aliaj konstruaĵoj inter kiuj kelkaj loĝejoj.[1]

La koncerna parko estas natura rezervejo kiu permesas aprezi kombinon ekvilibritan de biodiverseco kaj antaŭhispana kultura heredo. Pro la belaj proksimaj lagetoj kaj humidejoj kiuj formas parton de gravaj vojoj de migrobirdoj, la parko estis agnoskita kiel humidejo de tutmonda gravo (Ramsar-loko). La lagetoj de Yaxhá kaj Sacnab observeblas el la pinto de kelkaj arkeologiaj monumentoj, kio havigas al la loko apartan pejzaĝan belecon. La areo estis scenejo por diversaj filmoj. Yaxhá signifas "verdan akvon".

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Bildoj de Yaxhá

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Travel, Love (15a de decembro 2017). «Parque Nacional de Yaxha, historia y misticismo en Guatemala». CATA. Konsultita la 4an de Junio 2021.