Yu Yu Hakusho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yū ☆ Yū ☆ Hakusho (japane 幽☆遊☆白書 [ju ju hakuŝo]; laŭvorte: Dosieroj de la fantomo) estas serio de japanamangao kaj animeo, apartenanta al ĝenro ŝoneno (t.e. ĝia celpubliko estas adoleskaj knaboj). Ĝia verkisto estas Joŝihiro TOGAŜI. Yū Yū Hakusho estis publikigita en la semajna magazino Shōnen Jump de eldonejo Shūeisha de 1990 ĝis 1994, kun 175 ĉapitroj kompilitaj en 19 manga-volumoj.[1] Ĝi ricevis la premion por la plej bona ŝonen-mangao en la 1993-aj Premioj Shōgakukan,[2] kaj vendiĝis pli ol 40 milionoj da volumoj nur en Japanio.​ La elsendo de la animea adaptaĵo ekis la 12-an de oktobro 1992 kaj finis la 17-an de enero 1995, kun 112 epizodoj.[3]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Jusuke Urameŝi estas ribelema studanto en mezlernejo Sarajaŝiki (皿屋敷中学), kiu ŝatas malĉeesti la lernejon kaj fumi. En la strato, li helpis infanon por ke aŭto ne surveturu lin, tamen li estis tiu, kiu mortis. Kiam li iras al la mondo de mortintoj, oni konkludas, ke la savita infano nepre supervivus la akcidenton, sed la mortohoro de Jusuke ne alvenis ankoraŭ, do li ne povis eniri nek ĉielen nek inferen. Tio signifas, ke li devos resti en Tero kondiĉe ke li helpos solvi misterajn aferojn rilatajn al supernaturaĵoj aŭ demonoj, kiel Detektivo de la Spirita Mondo (霊界探偵) kune kun Botan, helpanta ŝinigamio.

Personoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj personoj[redakti | redakti fonton]

  • Jusuke Urameŝi (浦飯幽助)

Japana voĉaktoro: Nozomu Sasaki

Ĉefpersono. Li mortas post veturila akcidento, sed rapide revenas al Tero kiel supernatura detektivo. Li posedas grandan spiritan potencon, pro ke li estas la herendanto de Rajzen, unu el la reĝo de la Mondo de Malbono.

  • Kazuma Kuvabara (桑原和真)

Japana voĉaktoro: Shigeru Chiba

Unue li estis rivalo de Jusuke, sed post la morto de la dua, Kazuma malgajiĝas kaj koleriĝas, ĉar li ne volas ke iu alia krom li detruu Jusuke-n. En la fono de sia koro, li vere zorgas pri Jusuke kaj respektas lin. Poste, inter li kaj Jusuke komenciĝas forta amikeco.

  • Hiej (飛影)

Japana voĉaktoro: Nobuyuki Hiyama

Fajra jokajo malbonhumora, kiu ŝatas labori sola. Li daŭre kverelas kun Kazuma, eĉ se ili estas teamanoj.

  • Joko Kurama / Ŝuiĉi Minamino (妖狐 蔵馬 / 南野秀一)

Japana voĉaktoro: Megumi Ogata (Joko), Shigeru Nakahara (Ŝuiĉi)

Kurama estis kruela kaj ruza demono. Li estis kaptita de fantomĉasisto, kiu lasis lin vundita. Por eviti sian morton, Kurama kaŝiĝas en la homa mondo, reenkarniĝante sub la formo de junulo nomata Ŝuiĉi Minamino.

  • Genkaj (幻海)

Japana voĉaktoro: Hisako Kyoda

Maljuna virino, kiu spertas pri korpaj luktoartoj. Ŝi famas inter homoj kaj ankaŭ inter demonoj. Ŝia unua apero estas en turniro, kiun ŝi mem organizis, por trovi taŭgan disĉiplon al kiu instrui sekretajn teknikojn.

  • Botan (ぼたん)

Japana voĉaktoro: Sanae Miyuki

Ŝi estas gvidisto de animoj en la Submondo.

Volumoj[redakti | redakti fonton]

Yū ☆ Yū ☆ Hakusho
Originala titolo Yū ☆ Yū ☆ Hakusho
Produktadlando Japanio
Originala lingvo la japana
Ĝenro ŝoneno, fantasto
Studio(j) Studio Pierrot
Aŭtoro Joŝihiro TOGAŜI
Publikiginto Shūeisha
Magazino Shōnen Jump
Televidaj retoj Fuji TV
Aperdatoj 1990 — 1994 (mangao)
1992 — 1995 (animeo)
Volumoj 19 (175 ĉapitroj)
Epizodoj 112
Volumoj
# Tago de eldono Nombro de ĉapitroj Nomo en la japana Traduko de nomo en Esperanto ISBN
1 15.04.1991 1-8 さよなら現世!!の巻
[sajonara gense no maki]
Ĝis la revido, mondo!! 978-4088712734
2 15.06.1991 9-17 黄金色のめざめ!!の巻
[kin iro no mezame no maki]
Ora vekiĝo!! 978-4088712741
3 15.09.1991 18-26
魔性の森!!の巻[maŝō no mori no maki]
La Magia Arbaro!! 978-4088712758
4 13.11.1991 27-35 妖魔街からの挑戦状!!
[jōmagaj kara no ĉōsenĵō]
Defio venanta de la Demon-urbo!! 978-4088712765
5 15.3.1992 36-45 心をひとつに!の巻
[kokoro ŭo hitocuni no maki]
Unuigu korojn!! 978-4088712772
6 15.6.1992 46-55 暗黒武術会開幕!!の巻
[ankoku buĵucukaj kajmaku no maki]
La eko de Malluma Turniro!! 978-4088712789
7 9.8.1992 56-63 kaj ekstraĵo ナイフ・デスマッチ!!の巻
[najfu desumaĉĉi no maki]
Tranĉila Morto-batalo!! 978-4088712796
8 10.7.1992 64-72 霊丸を超えろ!!の巻
[rejgan ŭo koero no maki]
Superu Rejgan-on!! 978-4088712802
9 12.7.1992 73-81 最大の試練!!の巻
[sajdan no ŝiren no maki]
La plej granda defio!! 978-4088715155
10 2.9.1993 82-91 許せない!!の巻
[juruse naj no maki]
Nepermeseble!! 978-4088715162
11 7.4.1993 92-100 喰うか喰われるか!!の巻
[kū ka kuŭareru ka no maki]
Manĝi aŭ esti manĝata!! 978-4088715179
12 9.6.1993 101-109 決定戦開始!!の巻
[kettejsen kajŝi no maki]
La eko de Determina Batalo!! 978-4088715186
13 9.8.1993 110-118 遺志を継ぐ奴等!!の巻
[iŝi ŭo cugu jacura no maki]
Tiuj, kiuj daŭrigos la legacon!! 978-4088715193
14 9.10.1993 119-128 血塗られた過去!!の巻
[ĉinurareta kako no maki]
La damnita estinteco!! 978-4088715209
15 7.12.1993 129-138 瀬戸際の対峙!!の巻
[setogiŭa no tajĵi no maki]
Batalo ĉe la limo!! 978-4088715209
16 9.3.1994 139-148 魔界へ突入!!の巻
[makaj e tocunjū no maki]
Eniru en la Demonan Mondon!! 978-4088715223
17 8.6.1994 149-158 それぞれの決心!!の巻
[sorezore no keŝŝin no maki]
La elektoj de ĉiu!! 978-4088715230
18 7.9.1994 159-167 魔界統一トーナメント
[makaj tōicu tōnamento]
Turniro por unuigi la Mondon de Magio 978-4088715247
19 7.12.1994 168-175 それから…
[sorekara]
Kaj tiam... 978-4088715254

Referencoj[redakti | redakti fonton]