Yu Yu Hakusho
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Jusuke Urameŝi estas ribelema studanto en mezlernejo Sarajaŝiki (皿屋敷中学), kiu ŝatas malĉeesti la lernejon kaj fumi. En la strato, li helpis infanon por ke aŭto ne surveturu lin, tamen li estis tiu, kiu mortis. Kiam li iras al la mondo de mortintoj, oni konkludas, ke la savita infano nepre supervivus la akcidenton, sed la mortohoro de Jusuke ne alvenis ankoraŭ, do li ne povis eniri nek ĉielen nek inferen. Tio signifas, ke li devos resti en Tero kondiĉe ke li helpos solvi misterajn aferojn rilatajn al supernaturaĵoj aŭ demonoj, kiel Detektivo de la Spirita Mondo (霊界探偵) kune kun Botan, helpanta ŝinigamio.
Personoj
[redakti | redakti fonton]Ĉefaj personoj
[redakti | redakti fonton]- Jusuke Urameŝi (浦飯幽助)
Japana voĉaktoro: Nozomu Sasaki
Ĉefpersono. Li mortas post veturila akcidento, sed rapide revenas al Tero kiel supernatura detektivo. Li posedas grandan spiritan potencon, pro ke li estas la herendanto de Rajzen, unu el la reĝo de la Mondo de Malbono.
- Kazuma Kuvabara (桑原和真)
Japana voĉaktoro: Shigeru Chiba
Unue li estis rivalo de Jusuke, sed post la morto de la dua, Kazuma malgajiĝas kaj koleriĝas, ĉar li ne volas ke iu alia krom li detruu Jusuke-n. En la fono de sia koro, li vere zorgas pri Jusuke kaj respektas lin. Poste, inter li kaj Jusuke komenciĝas forta amikeco.
- Hiej (飛影)
Japana voĉaktoro: Nobuyuki Hiyama
Fajra jokajo malbonhumora, kiu ŝatas labori sola. Li daŭre kverelas kun Kazuma, eĉ se ili estas teamanoj.
- Joko Kurama / Ŝuiĉi Minamino (妖狐 蔵馬 / 南野秀一)
Japana voĉaktoro: Megumi Ogata (Joko), Shigeru Nakahara (Ŝuiĉi)
Kurama estis kruela kaj ruza demono. Li estis kaptita de fantomĉasisto, kiu lasis lin vundita. Por eviti sian morton, Kurama kaŝiĝas en la homa mondo, reenkarniĝante sub la formo de junulo nomata Ŝuiĉi Minamino.
- Genkaj (幻海)
Japana voĉaktoro: Hisako Kyoda
Maljuna virino, kiu spertas pri korpaj luktoartoj. Ŝi famas inter homoj kaj ankaŭ inter demonoj. Ŝia unua apero estas en turniro, kiun ŝi mem organizis, por trovi taŭgan disĉiplon al kiu instrui sekretajn teknikojn.
- Botan (ぼたん)
Japana voĉaktoro: Sanae Miyuki
Ŝi estas gvidisto de animoj en la Submondo.
Volumoj
[redakti | redakti fonton]Yū ☆ Yū ☆ Hakusho | |
---|---|
Originala titolo | Yū ☆ Yū ☆ Hakusho |
Produktadlando | Japanio |
Originala lingvo | la japana |
Ĝenro | ŝoneno, fantasto |
Studio(j) | Studio Pierrot |
Aŭtoro | Joŝihiro TOGAŜI |
Publikiginto | Shūeisha |
Magazino | Shōnen Jump |
Televidaj retoj | Fuji TV |
Aperdatoj | 1990 — 1994 (mangao) 1992 — 1995 (animeo) |
Volumoj | 19 (175 ĉapitroj) |
Epizodoj | 112 |
Volumoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
# | Tago de eldono | Nombro de ĉapitroj | Nomo en la japana | Traduko de nomo en Esperanto | ISBN |
1 | 15.04.1991 | 1-8 | さよなら現世!!の巻 [sajonara gense no maki] |
Ĝis la revido, mondo!! | 978-4088712734 |
2 | 15.06.1991 | 9-17 | 黄金色のめざめ!!の巻 [kin iro no mezame no maki] |
Ora vekiĝo!! | 978-4088712741 |
3 | 15.09.1991 | 18-26 | 魔性の森!!の巻[maŝō no mori no maki] |
La Magia Arbaro!! | 978-4088712758 |
4 | 13.11.1991 | 27-35 | 妖魔街からの挑戦状!! [jōmagaj kara no ĉōsenĵō] |
Defio venanta de la Demon-urbo!! | 978-4088712765 |
5 | 15.3.1992 | 36-45 | 心をひとつに!の巻 [kokoro ŭo hitocuni no maki] |
Unuigu korojn!! | 978-4088712772 |
6 | 15.6.1992 | 46-55 | 暗黒武術会開幕!!の巻 [ankoku buĵucukaj kajmaku no maki] |
La eko de Malluma Turniro!! | 978-4088712789 |
7 | 9.8.1992 | 56-63 kaj ekstraĵo | ナイフ・デスマッチ!!の巻 [najfu desumaĉĉi no maki] |
Tranĉila Morto-batalo!! | 978-4088712796 |
8 | 10.7.1992 | 64-72 | 霊丸を超えろ!!の巻 [rejgan ŭo koero no maki] |
Superu Rejgan-on!! | 978-4088712802 |
9 | 12.7.1992 | 73-81 | 最大の試練!!の巻 [sajdan no ŝiren no maki] |
La plej granda defio!! | 978-4088715155 |
10 | 2.9.1993 | 82-91 | 許せない!!の巻 [juruse naj no maki] |
Nepermeseble!! | 978-4088715162 |
11 | 7.4.1993 | 92-100 | 喰うか喰われるか!!の巻 [kū ka kuŭareru ka no maki] |
Manĝi aŭ esti manĝata!! | 978-4088715179 |
12 | 9.6.1993 | 101-109 | 決定戦開始!!の巻 [kettejsen kajŝi no maki] |
La eko de Determina Batalo!! | 978-4088715186 |
13 | 9.8.1993 | 110-118 | 遺志を継ぐ奴等!!の巻 [iŝi ŭo cugu jacura no maki] |
Tiuj, kiuj daŭrigos la legacon!! | 978-4088715193 |
14 | 9.10.1993 | 119-128 | 血塗られた過去!!の巻 [ĉinurareta kako no maki] |
La damnita estinteco!! | 978-4088715209 |
15 | 7.12.1993 | 129-138 | 瀬戸際の対峙!!の巻 [setogiŭa no tajĵi no maki] |
Batalo ĉe la limo!! | 978-4088715209 |
16 | 9.3.1994 | 139-148 | 魔界へ突入!!の巻 [makaj e tocunjū no maki] |
Eniru en la Demonan Mondon!! | 978-4088715223 |
17 | 8.6.1994 | 149-158 | それぞれの決心!!の巻 [sorezore no keŝŝin no maki] |
La elektoj de ĉiu!! | 978-4088715230 |
18 | 7.9.1994 | 159-167 | 魔界統一トーナメント [makaj tōicu tōnamento] |
Turniro por unuigi la Mondon de Magio | 978-4088715247 |
19 | 7.12.1994 | 168-175 | それから… [sorekara] |
Kaj tiam... | 978-4088715254 |