Saltu al enhavo

Zéphirin Jégard

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zéfirin Jégard[mankas fonto], alinomita Zef Jégard[1] kaj Zéphirin Jégard[2] (naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1935 en Bretonio) estas franca esperantisto kiu loĝas en Yffiniac (Bretonio, Francio)[3].

Lia emo por biciklado instigis lin por kelkaj grandegaj iradoj tra la mondo. Tio farigas lin transkontinenta vojaĝulo, oftege sola kontraŭ la streĉo.

En 2000, li biciklis inter Bretonio kaj Ulan-Ude (Burjatio, Rusio).

En 2001, li vojaĝis inter Islamabado (Pakistano) kaj Vladivostoko (Rusio). Tiu 9 000 kilometra trairado verkiĝis en la libro Avo biciklas ĉirkaŭ la mondo, tradukita de Jean-Pierre Ducloyer.

En 2004, li sukcesis bicikli de Brest ĉe Atlantiko al Vladivostoko ĉe Pacifiko en rekorda tempo de 66 tagoj por la 13850 kilometroj.

Referencoj

  1. laŭ la librokovrilo sur http://www.esperanto-usa.org/retbutiko/index.php?main_page=product_info&cPath=20_210&products_id=2290
  2. Monato, internacia magazino sendependa, numero 2000/10, paĝo 27: Miaj biciklaj aventuroj pluas verkita de Zéphirin Jégard.
  3. Monato, internacia magazino sendependa, numero 2000/10, paĝo 26: Miaj biciklaj aventuroj pluas verkita de Zéphirin Jégard.