Zărnești

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Zărneşti)
Zărnești
Urbo
urbeto en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto Brașov
Alinome Zernest hungare, Zernescht germane
Iama hungara departemento Fogaras (reĝa departemento)
Situo 45° 34′ N, 25° 20′ O (mapo)45.56944444444425.340277777778Koordinatoj: 45° 34′ N, 25° 20′ O (mapo)
Zărnești (Rumanio)
Zărnești (Rumanio)
DMS
Poŝtkodo 507072
Loĝantaro 25.299 (2002)
vdr

Zărnești [zərneŝtj] (hungare: Zernest [zerneŝt], germane: Zernescht [cerneŝt]) estas urbo en distrikto Brașov en Rumanio sur la suda rando de la baseno de Bârsa sudokcidente de Braŝovo. Administre apartenas al ĝi Tohanu Nou. Oni aligis al ĝi en 1964 Tohanu Vechi.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En 1910 ĝi havis 4 253 loĝantojn (rumanoj, hungaroj, germanoj); en 1992 ĝi havis 24 926 loĝantojn (97 % rumanoj, hungaroj).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝia unua mencio skriba estis en 1367. La 21-an de aŭgusto 1690 en ĝia areo okazis la batalo por Transilvanujo inter la milittrupoj de Emeriko Thököly kaj generalo de Aŭstrio, Donathus Heissler. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Fogaras vármegye).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Renomaj personoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]