Zadiljske

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zadiljske, ukraine Задільська,Задільське, ruse Заделское [zadjelskoje], slovake Zadilská, hungare Rekesz [rekes] estas malgranda, ne memstara vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Volovec, en municipo de Niĵnij Vorota.

Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Volovec en Transkarpatio

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Zadiljske situas sur malebenaĵo. Niĵnij Vorota troviĝas je 4 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1910 vivis en Rekesz 334 loĝantoj (rutenoj en majoritato, germanoj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Alsóverecke, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Zadiljske. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]