Zagros-montaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zagros-Montaro sur satelita bildo

Zagros-Montaro estas sistemo de paralelaj montoĉenoj en Irano, en la sud-okcidento de Irana Altebenaĵo. La montaro havas longon de ĉ. 1 600 km kaj larĝon de 200-300 km. La plej alta punkto estas la pinto de la monto Zerd Kuh , 4 548 metrojn super la marnivelo. La pejzaĝo difiniĝas per montaraj dezertoj kaj en la nord-okcidento per arbustoj kaj duonarbaroj. Neĝo ne maloftas dum vintroj kaj kelkaj montopintoj ĝin tenas eĉ somere. La zagrosa regiono havas bonajn kondiĉojn por agrikulturo: La bestobredado estas la ĉefa branĉo de ekonomiko.

Vidu ankaŭ