Zahlensprache

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zahlensprache (nombralingvo en la germana) estas miksita planlingvo proponita de Ferdinand Hilbe en 1901. En la projekto la aŭtoro uzas la esprimon "die sprachliche Rechnungswissenschaft" (la scienco de lingvistika kalkulado), tamen lia esprimo koncernas nur la detalan ellaboron de vortaro de projekto, ne al reguloj de organizo de frazoj.

La aŭtoro deziris krei sciencan lingvon, sed ĉar la nura neŝanĝebla scienco, laŭ li, estas la matematiko, li kredis, ke universala lingvo baziĝu sur nombroj. La lingvo havas 10 vokalojn, kiuj reprezentas la nombrojn de 0 ĝis 9; 10 konsonantojn, kiuj reprezentas la dekojn, kaj 10 konsonantojn, kiuj reprezentas la centojn. Per kalkulado oni povas fari milojn kaj milojn da vortradikoj. Sekve, oni havas, hazarde, radikojn, kiu similas al naturaj lingvoj, ekzemple, "sinyor" (sinjoro). Por fari la neŭtran substantivon oni metas la sufikson -e, por vira, -o kaj por ina substantivo la sufikson -a: "sinyore" (sinjor(in)o), "sinyoro" (sinjoro), "sinyora" (sinjorino). La elekto de vortradikoj montras iom da influo de Esperanto (fily', sinyor', kultur', lingv').

La substantivo havas deklinacion de 4 kazoj faritaj per prefiksoj: 0 (neniu)= nominativo, e- = genitivo, i-= dativo, o- = akuzativo. Se estas artikolo antaŭ la substantivo, oni deklinacias la artikolon, sed la substantivo restas senŝanĝa. La pluralo estas formita de sufikso -n aldonita al sola substantivo, aŭ al artikolo.

La difina artikolo estas "le" (neŭtra), "la" (ina), "lo" (maskla), la nedifina artikolo estas "lune", "luna", "luno".

La adjektivo estas formita el substantivo per sufikso -d.

La radikojn prenitajn el naturaj lingvoj oni devas rigardi kiel peran etapon por logika klasifiko. Sekve oni prenas la vorton "norde" por nordo el naturaj lingvoj, sed oni devas logike krei "nurde", "närde" kaj "nërde" por "oriento", "okcidento" kaj "sudo". La aŭtoro esperis, ke en estonteco preskaŭ ĉiuj naturaj radikoj estos anstataŭigitaj per logikaj radikoj.

La moto de la lingvo estas: "Nulla kulture sine nummerlingve" (neniu kulturo sen numeralingvo).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]