Zakato Bahaa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zakát ( arabe : زكاة, "Purigado") estas deviga almozo religia kaj unu el la "Kvin Pilieroj" de Islamo. Bahá'u'lláh validis tiun koncepton en sia "Plej Sankta Libro" (Kitáb-i-Aqdas) [1] verkita en 1873, kiu estas ĉarta dokumento de la Bahaa Kredo.

Bahá'u'lláh deklaris, ke la bahaa leĝo de la Zakát konformiĝas al tio revelaciita en la Korano [2] . Ĉar la korana teksto ne precizigas kiel pagi ĝin, Bahá'u'lláh decidis, ke la detalojn devas estonte klarigi la Universala Domo de Justeco [3]. La "Gardanto de la Afero de Dio" Shoghi Effendi indikis, ke ĝis tiam la bahaanoj regule kontribuu laŭ siaj ebloj kaj rimedoj al la bahaaj fondusoj [4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kitáb-i-Aqdas : verso 146-a
  2. Kitáb-i-Aqdas : Demandoj kaj Respondoj n°107
  3. Kitáb-i-Aqdas : noto 161-a
  4. Kitáb-i-Aqdas : noto 161
  • Bahá'u'lláh (1992). The Kitáb-i-Aqdas: The Most Holy Book, Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA. ISBN 0-85398-999-0. Interrete legebla en la lingvoj angla, franca kaj araba.
Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa ortografio ».