Zaluĵĵja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Mukaĉeve en Transkarpatio

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Zaluĵĵja, ukraine Залужжя, ruse Залуже (zaluĵje), hungare Beregkisalmás, slovake Zalužá estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Mukaĉeve. Ankoraŭ unu vilaĝo apartenas al la municipo.

Situo[redakti | redakti fonton]

Zaluĵĵja situas sur rande de ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Ĥust (Ukrainio)-Mukaĉeve. La lasta troviĝas 20 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata dum la bronzepoko kaj ferepoko. La unua mencio devenis el la 15-a jarcento. Post la mezepoko la regiono foje apartenis al Habsburga Imperio, foje al Transilvanio. En 1910 loĝis en Beregkisalmás 727 da homoj, rutenoj en majoritato, hungaroj kaj germanoj en minoritato. Ĝis 1920 Beregkisalmás apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Munkács, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ tiu vilaĝo. Ekde 1945 Zaluĵje apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.