Zamboanga Duoninsulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 21:04, 15 maj. 2013 farita de ThomasPusch (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

La Zamboanga Duoninsulo - tagaloge Tangway ng Zamboanga, angle Zamboanga Peninsula, ĉabakane Peninsula de Zamboanga - aŭ "regiono 9" estas unu el 17 administraj regionoj de la ŝtato Filipinoj. Ĝia teritorio grupigas tri provincojn, kiuj ĉiuj havas propran registaron, estratan de guberniestro (gobernador), kaj du eksterprovincajn urbojn. Por elektoj la provincoj estas subdividitaj al kongresaj distriktoj (distrito), kiuj elektas po deputiton.

La regiono geografie ampleksas la okcidentan parton de la insulo Mindanao, kaj aldone parteton de la insulo Basilano. Ĝi kovras areon de 16 823 kvadrataj kilometroj, kaj en 2010 havis 3 407 353 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de 200 homoj po kvadrata kilometro.

La unuopaj provincoj de la regiono estas

Aldone ĝi konsistas el la eksterprovincaj urboj Zamboanga en la suda pinto de la duoninsulo, kaj Isabela en la norda parto de la insulo Basilano sude de la duoninsulo. La urbo Isabela estas la ĉefurbo de la samnoma provinco Basilano, kies teritorio tamen nur kovras la reston de la insulo krom la urbo Isabela.