Zana lingvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zana lingvaro
Regiono Suda Kaŭkazio kaj Anatolio
Klasifiko
Lingvistika
klasifiko

Kartvela lingvaro
Apartenantaj lingvoj kaj familioj mingrela kartvela lingvo
laza lingvo
vdr

La zana lingvaro, kartvele ჭანური ენები, estas branĉo de la kartvela lingvaro: ĝi konsistas el la mingrela kartvela lingvo kaj la laza lingvo. Iuj lingvistoj konsideras ambaŭ esti dialektoj de sama, zana lingvo. Tamen la mingrela kaj laza ne tre proksime parencas, kvamkam parolantoj de ambaŭ lingvoj sukcesas rekoni multajn vortojn el la alia.

La pra-zana lingvo estis parolata en la antikva Kolĉido, bronzepoka reĝlando ĉe la sudorienta bordo de la Nigra Maro.