Zebrofiŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zebrofiŝo

La zebrofiŝo (sinonimoj: Danio rerio, Brachydanio rerio, Barilius rerioCyprinus rerio) estas 3 ĝis 4 cm longa tropika fiŝo, indiĝena en Sudorienta Azio, ekzemple Barato. Ĝi estas ofte kultivata en tropikaj akvarioj, sed ankaŭ ĉirkaŭnaĝas en multaj loĝĉambraj akvarioj tutmonde. Zebrofiŝo estis regule uzita por scienca esplorado ekde la 1990-aj jaroj. Zebrofiŝo estas taŭga modelo por esplorado, ĉar eroj kiel vido, aŭdo, flaro, muskola kontrolo estas en la sama loko kiel ĉe homoj[1]. Ĝi estas ofte vendata sub la nomo zebra danio. Estas fiŝo kiu scias ripari sian vidkapablon. Ekde la malfruaj 1990-aj jaroj, la zebrofiŝo pli kaj pli ofte estas uzata kiel poreksperimenta besto en genetiko, disvolviĝ-biologio kaj molekula ĉelbiologio. El tiuj eksperimentoj (en 2022) rezultis la brilfiŝo,kiu estas genetike modifita zebrofiŝo. Tiuj modifitaj fiŝoj estis registritaj kiel varmarko kaj estas nomataj GloFish laŭ la angla 'glow fish', kio signifas brilan fiŝon.

Kilifiŝo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (nl) Marjolein te Winkel, Waarom is een zebravis zo geschikt voor wetenschappelijk onderzoek?, Nieuws Umcg.nl, la 20-an de oktobro 2021.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]