Saltu al enhavo

Zeitsprung

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la Templanejo sur bildkarto de 1902 (historie)
la sama objekto en la 2018-a jaro (malhistorie)

Zeitsprung (laŭvorte: tempovojaĝaj saltoj) estas utila datumaro pri objektoj de la urbo Vajmaro (Germanujo), kiu rapide permesas (komentitan) bildkomparon de la nuno kun la malnuno.

Moderigas la tuton la grafikdezajnisto Alexander Rutz en kunlaboro kun la urba arkivo de Vajmaro. La ĉe fakuloj kaj amatoroj ŝatata[1] projekto ekzistante de 2011 daŭre kreskas.[2] Metode intencatas - laŭ tempa akcelilo - videbligi estantecon tuj apud la estinteco. Platforme troviĝas memkompreneble ankaŭ mapo kun geografiaj indikoj kaj detaloj pri la stato de la spekteblaĵoj. Fare de la magistrato ĝi ja grava afero konsideratas pro ke ekzistas ligilo sur la oficiala urba paĝaro tien.[3]

Literatura bazo de la tekstoj apudbildaj estas ofte verko el la serio Kultur­denkmale in Thüringen[4]. Ankaŭ la ne tro fora grandurbo Jena, sub la gvidado de Alexander Rutz, provas fari similon.[5] Samo estiĝantas en Hardegsen.[6] Do, estante kvazaŭ perfekta rilate al sinprezento kaj enhavo, Zeitsprung eble estas iĝanta modelo por multo da urboj germanaj. Alia propono estas interpreti la tuton kiel interesan kalendaran motivofonton.[7]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Surftipp: Weimarer Zeitsprung-Fotos" - ĉe: dpa, 24.4.2013
  2. https://hananils.de/texte/zeitsprung
  3. https://stadt.weimar.de/de/stadtgeschichte.html
  4. Volumo 4.1, Weimar, ISBN 978-3-937940-54-0
  5. https://zeitsprung.jena.de
  6. Zeitsprung Hardegsen
  7. "Zeitsprung als Kalender" - ĉe: Thüringer Allgemeine, 20.11.2018]