Zengővárkony
Zengővárkony [zengOvArkonj], kroate Vakonja estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Pécsvárad.
Bazaj informoj
- Areo: 17 6 km²
- Loĝantaro: 410
- Poŝtkodo: 7720
- Telefonprefikso: 72
- Koordinatoj: 46°10′24″N 18°25'52″E
Situo
Zengővárkony situas sur deklivoj sub monto Zengő (680 m-ojn alta), laŭ ĉefvojo Pécs-Budapeŝto. Pécsvárad troviĝas je 3 km-oj.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la pratempoj. La unua mencio pri la vilaĝo skribiĝis latine "Villa Varkun". Post la mezepoko dum regado de la turkoj la komunumo ne senhomiĝis. En 2001 la germanoj estas 3 %.