Zepelino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Zepelino (apartigilo)

Zepelino (laŭ la nomo de la germana barono Ferdinand von Zeppelin, fondinto de la iama firmao Luftschiffbau Zeppelin GmbH, el kiu poste devenis la hodiaŭa Zeppelin GmbH), estas aerŝipo, kio estas direktebla flugaparato (aerostato), kiu estas pli malpeza ol aero.

Plej gravaj partoj de zepelino

  • plenigita per gaso (pleje -- per hidrogenoheliumo) korpo kiu havas longan formon. Ĝia pruo estas malakra, sed la pobo estas akrigita por plibonigi ĉirkaŭfluecon.
  • plumaro konsistas el kruce lokigitaj horizontalaj kaj vertikalaj senmovaj empenoj kaj kiloj, kaj el moveblaj rudroj (horizontalaj empeneronoj kaj vertikalaj direkteronoj)
  • nacelo (unu aŭ kelkaj) por pilotteamo, pasaĝeroj, motoroj, bagaĝo kaj aparataro

Specoj (sistemoj) de zepelinoj

  • Zepelino de mola sistemo havas ŝtofan korpon, kiu estas samtempe ŝelo por gaso. Volumeno variiĝas de mil ĝis 7 mil kubaj metroj.
  • Zepelino de duonmalmola sistemo similas unuan, sed ĝi havas sube metalan truson, kiu malhelpas deformadon de korpo. En mola kaj duonmalmola sistemoj konstanteco de surfaca formo garantas redundan gastensio. Volumeno variiĝas de 8 mil ĝis 35 mil kubaj metroj.
  • Zepelino de malmola sistemo havas metalan korpon. La gaso lokiĝas en gasnepermeablaj sakoj per kiuj oni plenigas la korpon. Volumeno povas atingi 200 mil kubajn metrojn.

Celoj por zepelinoj

Eksploda forbrulo de la zepelino Hindenburg

Zepelinojn ekspluatis oni por komunikado kaj liverado al malfacile alireblaj malcentraj regionoj, por skoltado kaj eskortado de ŝipoj, por serĉado de submarŝipoj, flotantaj minkampoj kaj a. Rapideco de zepelinoj estas ne pli ol 100-135 km/horo. Nun oni uzas zepelinojn en reklamado. Ekzistas projektoj de modernaj zepelinoj ankaŭ por aliaj celoj.

En 1915, zepelinoj estis uzataj en 1-a Mondmilito por ataki Brition.

Oni komencis uzi zepelinojn por transatlantika pasaĝera flugado, dum la intermondmilita periodo, sed tio ĉesis kiam, en 1937, la zepelino LZ 129 Hindenburg forbrulegis, pereigante 36 homojn, dum provo alteriĝi ĉe Lakehurst (Nov-Ĵerzejo).

Avioŝipo Graf Zeppelin

Interna ligilo

Eksteraj ligiloj