Zernitz-Lohm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Zernitz-Lohm
Blazono
Zernitz-Lohm (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Zernitz-Lohm in OPR.png
Federacia lando Brandenburgio
Distrikto Distrikto Ostprignitz-Ruppin
Komunumaro Amt Neustadt (Dosse)
Urborajtoj
Koordinatoj 52°52′59″N 12°22′00″O  /  52.88306°N, 12.366667°O / 52.88306; 12.366667 (Zernitz-Lohm)Koordinatoj: 52°52′59″N 12°22′00″O  /  52.88306°N, 12.366667°O / 52.88306; 12.366667 (Zernitz-Lohm)
Areo 36,97 km²
Loĝantaro 873 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 033973
Poŝtkodo 16845
Aŭtomobila kodo OPR
Oficiala Municipokodo 12068501
Komunumestro Jörg Kusserow
Adreso de la administrejo Bahnhofstraße 6
16845 Neustadt(Dosse)
v  d  r
Information icon.svg

Zernitz-Lohm estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ostprignitz-Ruppin de la federacia lando Brandenburgio. Fine de decembro 2015 la komunumo havis 873 loĝantojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas en la oriento de la Prignitz, ĉ. 7 km nordokcidente de Neustadt (Dosse). La plej proksima ligo al la autoŝoseo A24 estas Neuruppin.

Divido[redakti | redakti fonton]

La tereno de la komunumo dividiĝas al la partoj Zernitz, Bahnhof Zernitz, Goldbeck, Neuendorf, Koppenbrück kaj Lohm.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo fondiĝis fine de la jaro 1997 per la libervola unuiĝo de la komunumoj Zernitz kaj Lohm. En oficiala dokumento aperis Zernitz unuafoje en 1324 kiel Cernitz. Zernitz do apartenas al la plej antikvaj urboj de la Prignitz.

Lohm nur iom poste aperis en oficiala dokumento; en la jaro 1336 kiel „tu Deme Luome“. Kiel multaj nomoj de la regiono la nomo plej verŝajne havas slavan originon.

En la lastaj semajno de la Dua Mondmilito trajno haltis ĉe la stacidomo de vilaĝo. En ĝi estis virinoj kaj knabinoj el la koncentrejo Theresienstadt. Oni volis transporti ilin al Hamburgo. Aviadiloj bombadis la trajnon. La loĝantoj helpis kaj zorgis pri la supervivantoj, sed poste venis SS-soldatoj kaj remetis ilin al la trajno. La destino de la supervivantoj ne estas konata. Por la 48 mortintoj oni instalis specialan honortombejon kun la nomo "Am Bahnhof" (ĉe la stacidomo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]