Zeŭsa templo en Olimpio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zeŭsa templo en Olimpio
helena temploarkeologia lokotemplo [+]

LandoGrekio
RegionoOlimpio
Koordinatoj37° 38′ 16″ N, 21° 37′ 48″ O (mapo)37.6378611121.63Koordinatoj: 37° 38′ 16″ N, 21° 37′ 48″ O (mapo)

Zeŭsa templo en Olimpio (Grekio)
Zeŭsa templo en Olimpio (Grekio)
DEC
Zeŭsa templo en Olimpio
Zeŭsa templo en Olimpio
Map
Zeŭsa templo en Olimpio
Vikimedia Komunejo:  Temple of Zeus in Olympia [+]
vdr

Zeŭsa templo en Olimpio estis ĉefa kaj plej granda templo en antikva Olimpio. En la templo estis lokigita kulta statuo de Zeŭso de skulptisto Fidio - unu el Sep mirindaĵoj de la antikva mondo, (Statuo de Zeŭso en Olimpio). Nun estas la konstruaĵo en ruinoj. La statuo ne konserviĝis.

Ruinoj de la templo en Olimpio - nuna stato

Historiaj kontinuecoj[redakti | redakti fonton]

Rekonstruo de vido al Zeŭsa templo en Olimpio

Teritorio de Olimpio estis ĉiam pli-malpli neŭtra kaj neniam havis konsiderindan ekonomian aŭ politikan potencon. Estis pli kunvenejo por efektivigado de konataj ludoj. Same estis en la 5-a jarcento a.K., kiam okazis konstruo de la templo. Ĝi estis sufiĉe malproksima kaj de Grek-persaj militoj, kaj de intergrekaj kvereloj de urboŝtatoj. Dum male Ateno estis dezertigita kaj sen mono, Delfo aliĝis al Persoj, Olympio restis ne tuŝita. Pro tio povis ĉi tie realigi sin artista generacio de komenco de la 5-a jarcento.

Zeŭso kiel reganto de firmamento kaj universo estis longe adorata sub libera ĉielo kaj en Olimpio ne estis Zeŭsa templo, nur altaro konstruita el cindro de antaŭaj oferejoj. Sed eblas, ke arĥaika templo el la 6-a jarcento a.K. estis origine konsekrita al Zeŭso, kaj nur post konstruo de la nova templo komence de la 5-a jarcento a.K. estis konsekrita al Hero. Klasika Zeŭsa templo estis konstruita en la jaroj 468 - 456 a.K. sur restoj de aliaj konstruaĵoj. Ĝi estas dokumento de arĥitekturo kaj skulptarto el komenco de klasika epoko de antikva Grekio. Arĥitekto estis Libono el Eliso. Aŭtoroj de ornamo sur pinjonoj estis Alkameno kaj Paionio. Statuon de Zeŭso, kiel jam estis dirite, kreis Fidio ĉirkaŭ la jaro 430 a.K. Ĝis konstruo de Partenono la templo en Olimpio estis la plej granda greka templo. Kaŭzo de la konstruo plej verŝajne koheras kun venka milito de la komunumo Eliso kontraŭ la urbo Skiluso.

En la jaro 373 a.K. estis la templo grave damaĝita per forta tertremo, aparte la fronta flanko, kiu devis esti nove konstruita. Olimpia kulto kaj festoj konserviĝis en helenisma epoko kaj ankaŭ dum romiaj tempoj. Pri tuta komplekso oni ĉiam bone zorgis. En la jaro 290 p.K. la templo estis denove damaĝita per tertremo kaj ree rekonstruita. En tempoj de Bizanca imperio estis la statuo veturigita en Konstantinopolon kaj en pli malfrua tempo la templo falegis. Ĝiaj ruinoj estis kovritaj per sedimentoj de la rivero Alfeio kaj en ili konserviĝis parto de la templa ornamo, kiun ni nun povas admiri. Partoj de la konstruaĵo ankaŭ estis uzitaj por konstruo de urbaj muregoj.

Arĥitektura formo kaj skulptista ornamo[redakti | redakti fonton]

Apolo rigardas festenon de Lapitoj kaj kentaŭroj - Zeŭsa templo en Olimpio

Zeŭsa templo en Olimpio estis konstruita en rigora dorika ordo. Ĝi havis 34 dorikajn kolonojn en ĉirkaŭo, el tio ses en la fronto. Interna spaco estis dividita en tri ejoj: propran sanktejon, antaŭan antaŭĉambron kaj malantaŭan antaŭĉambron. Konstrumaterialo estis loka malfajngrajna kalkŝtono kun stuka tegaĵo. Tega kovraĵo kaj skulptista ornamo estis el marmoro devenanta el la insulo Paroso.

Skulptista ornamo estis lokita en ambaŭ pinjonoj kaj super ambaŭ internaj portaloj.

En pinjono super la ĉefa enirejo estis bildigita momento antaŭ fatala konkuro de Pelopo kaj Enomao. En la kontraŭa pinjono estas bildigita gajo sur edziĝa festeno de Lapitoj kaj kentaŭroj, kiu iom post iom ŝanĝiĝis en batalon de kentaŭromaĥio.

Super portaloj estis bildigitaj heroaj agoj de Heraklo de mortigo de nemea leono ĝis trarompo de muroj de Aŭgia stalo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Diův chrám v Olympii en la ĉeĥa Vikipedio.