Zofia Banet Fornalowa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alidirektilo

Alidirektas al:

<!Zofia Banet FORNALOWA (naskiĝis en Varsovio) estas pola historiistino de la Esperanta Teatro kaj zamenhofologino. Ŝi aktive prelegadas kaj verkis broŝurforme Skize pri Esperanto-Teatro en tri kajeroj eldonita de Alfred Conzeth (Mettmann, Germanio , 1992). Historiografie grava estas La familio Zamenhof (LF-koop, 2000)

Ŝi studis historion ĉe Universitato de Varsovio. En 1954 ŝi mastriĝis per disertacio pri " Kleriga sistemo de minoritatoj en Pollando en la jaroj 1918-1939 ". Dum 25 jaroj ŝi instruis historion en mezlernejo kaj inter 1954 kaj 1956 ŝi laboris en la Universitato de Vroclavo.

Kun esperanto ŝi kuntuŝiĝis en 1963 kaj tuj post fino de

Esperanto-kurso ŝi komencis instrui la lingvon al siaj gelernantoj. Komence de la 70-aj jaroj ŝi estis estrarano de la Vroclava Vojevodia Filio de Pola Esperanto-Asocio (PEA). De 1983 ĝis 1986 ŝi prezidis la Varsovian Vojevodian Filion de PEA kaj en la jaroj 1986 ĝis 1989 ŝi estis membro de la ĉefa estraro de PEA : prezidantino de la historia komisiono.

Zofia Banet Fornalowa estas kunlaborantino de diversaj Esperanto-gazetoj: Monato, Sennaciulo, Sennacieca revuo, Heroldo de Esperanto, Literatura Foiro, Pola esperantisto. Ŝi publikigas politikajn, historiajn kaj kulturtemajn artikolojn. En la Jubilea jaro 1987 ŝi publikigis ciklon da pri-esperantaj artikoloj en la pola gazetaro.

Ŝi faris preleg-turneojn tra Svedio, Danlando, Norvegio, Finnlando, Nederlando, Britio kaj Germanio.

Ŝi prelegis dum la OSIEK-konferenco 1992 en Ateno, Grekio kaj dum pluraj SAT-kongresoj.

Ekde 1981 ŝi loĝas en vilaĝo Raszyn apud Varsovio, kun sia edzo Jerzy Fornal kies teatran agadon ŝi forte subtenas.

--->