Zoltán Gombos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Zoltán Gombos
Persona informo
Naskiĝo 21-an de januaro 1905 (1905-01-21)
Morto 26-an de novembro 1984 (1984-11-26) (79-jaraĝa)
Okupo
Okupo eldonisto
vdr

Zoltán GOMBOS [gomboŝ] hungardevena usona redaktoro, eldonisto. Li naskiĝis en Kluĵo la 21-an de januaro 1905 kaj mortis en Klevlando la 26-an de novembro 1984.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Zoltán Gombos elmigris en 1924 en Usonon, kaj li iĝis ĵurnalisto. Li estis raportisto ĉe la gazeto Szabadság en 1933, en 1934 redaktoro, en 1938 negocdirektoro, de 1939 posedanto de gazeto kaj de tipografio en Klevlando. Li estis eldonisto kaj redaktoro de la plej malnovaj kaj la plej disvastigitaj usonaj hungaraj gazetoj (Amerikai Magyar Népszava (1952–84), Szabadság kaj Amerikai Magyar Világ). Kiel gvidanto de hungara sekcio de Demoktratia Partio li partoprenis ankŭ en la poltikia vivo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]