Zoltán Komondy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zoltán Komondy [komondi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Komondy Zoltán estis hungara inĝeniero, profesoro.

Zoltán Komondy [1] naskiĝis la 7-an de aprilo 1892 en Sárvár. Li mortis la 17-an de septembro 1957 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Komondy frekventis benediktanan gimnazion en Kőszeg, poste li akiris diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1921. Dum la studentaj jaroj interrompo okazis, ĉar li batalis dum la 1-a mondmilito. Inter 1920-1925 li laboris en fabriko pri trajnoj en Budapeŝto. Jam post la diplomo li ankaŭ instruis en la universitato, kie li estis nomumita laboratoriestro en 1932, privata profesoro en 1943, publika ordinara profesoro, ankaŭ katedrestro en 1946, inter 1952-1955 vicrektoro. Post la 2-a mondmilito li longe estis ankaŭ instituestro. Li kandidatiĝis en 1952.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Előmelegített tüzelőanyaggal táplált Dieselmotorban lefolyó égés vizsgálata (1941)
  • Műszaki hőtan (1950) - studenta lernolibro
  • Gőzgépek, gőz- és gázturbinák (1953–54) - studenta lernolibro

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.