Zoltán Tibor Balogh
Zoltán Tibor Balogh | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de decembro 1953 en Debrecen |
Morto | 19-an de junio 2002 (48-jaraĝa) en Oksfordo |
Ŝtataneco | Usono Hungario |
Alma mater | Universitato de Debrecen (1972–1977) Fazekas Mihály Gimnázium (en) (–1972) |
Okupo | |
Okupo | matematikisto topologo universitata instruisto |
Zoltán Tibor Balogh [balog], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balogh Zoltán Tibor estis hungara-usona matematikisto, altlerneja instruisto. Lia patro estis Tibor Balogh (matematikisto).
Balogh Zoltán Tibor[1] naskiĝis la 7-an de decembro 1953 en Debrecen (Hungario), li mortis la 19-an de junio 2002 en Oxford (Ohio) (Usono).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Balogh Zoltán Tibor maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1972, poste li akiris matematikistan diplomon en Scienca Universitato Lajos Kossuth en 1977. Post siaj studoj li instruis en la universitato ĝis 1990, sed interrompe li instruis en Universitato de Toronto (1984), en:Texas Tech University (1985), Universitato de Miami (1988) kaj Universitato de Viskonsino-Milvokio. En tiu instrua periodo li kandidatiĝis en 1980, doktoriĝis en 1989 ĉe la Hungara Scienca Akademio. En 1990 li estis nomumita docento en 1990, profesoro post 4 jaroj. Inter 1977–2002 li publikigis 56 artikolojn, ĉefe pri topologio. Li ricevis 2 hungarajn premiojn en la 1970-aj jaroj. Li edziĝis dufoje, la unua edzino naskis 2 filinojn, la alia 2 filojn. Li suferis frue de koraj problemoj, li mortis pro koratako.
Liaj solvoj
[redakti | redakti fonton]- problemo Moore-Mrowka (1989)
- konjekto de Moore kaze de loke kompaktaj spacoj (1991)
- kreo de pliaj spacoj en spaco de Dowker (1996)
- problemo de Keio Nagami (1998)