Zonai kaj kompano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zonai kaj kompano estis hungara kompanio en Baja, kiu en mezo de 1990-aj jaroj intencis uzi Esperanton kiel ekonomian ilon. La firmao havis esperantistajn reprezentantojn en 23 landoj kaj eldonis en 1993 bultenon 1001. Ĝi aperis ĉiumarde en formato A4, kaj publikigis tre koncize plej diversajn ofertojn kaj serĉojn pri diversaj varoj. La ofertoj kaj serĉoj havis kodojn, per kiuj eblis peti pliajn informojn ĉe la firmao "Zojai".