Zono de Oriono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo de la konstelacio Oriono. La Zono klare videblas en la mezo.

La Zono de Oriono estas stelaro konsistanta el tri steloj en la mezo de la konstelacio Oriono, situantaj preskaŭ laŭ linio. Tiu linio formas, laŭ la kutima mitologia bildigo de la konstelacio, la zonon de la giganto Oriono.

La tri steloj kiuj konsistigas la zonon estas Zeto Oriona (ζ Ori), ankaŭ konata kiel Alnitak; Epsilono Oriona (ε Ori), ankaŭ konata kiel Alnilam; kaj Delto Oriona (δ Ori), ankaŭ konata kiel Mintaka. Malgraŭ la ŝajna laŭlinieco, la tri steloj fakte tre malproksimas reciproke: Alnitak malproksimas 820 lumjarojn de Tero, Alnilam 1340 kaj Mintaka 915.

Videblo[redakti | redakti fonton]

La laŭlinia situo de la tri helaj steloj estas utila helpilo por rekoni la konstelacion Oriono, vintre en la norda duonsfero kaj somere en la suda duonsfero.

Pro la situo tuj sude de la ĉiela ekvatoro, la Zono de Oriono plene videblas el ĉiuj punktoj sur la supraĵo de Tero, krom la norda poluso, kie ĝi ĉiam situas ĉe la horizonto. Pro la precesio de la ekvinoksoj, la Zono plu pliproksimiĝas al la ĉiela ekvatoro; pasintece, ĝi situis rimarkinde pli sude ol nun.

Multaj antikvaj popoloj el pluraj terpartoj menciis la Zonon de Oriono. La ĉinoj nomis ĝin San Xing (la "tri steloj"), kaj donis al la unuopaj steloj la nomojn stelo de prospero, stelo de bonŝanco kaj stelo de longviveco.