Saltu al enhavo

Zorba, la greko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zorba, la greko
filmo
Originala titolo Zorba the Greek, Αλέξης Ζορμπάς
Originala lingvo angla lingvo • greka lingvo
Kina aperdato 1964, 16 dec. 1964, 14 dec. 1964, 26 mar. 1965
Ĝenro filmo bazita sur romano, drama filmo, muzika filmo
Kameraado Walter Lassally
Reĝisoro(j) Michael Cacoyannis
Produktisto(j) Michael Cacoyannis
Scenaro Nikos Kazantzakis • Michael Cacoyannis
Filmita en Grekio
Loko de rakonto Grekio
Muziko de Mikis Theodorakis
Rolantoj Anthony Quinn • Irene Papas • Lila Kedrova • Alan Bates • Sotiris Moustakas • Yorgo Voyagis • Giorgos Fountas • Pia Lindström • Eleni Anousaki • Anna Kyriakou • George P. Cosmatos
Produktinta firmao 20th Century Studios
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Neĉefa Aktorino • Akademia Premio por la Plej Bona Kinematografio, Nigrablanka • Akademia Premio por la Plej Bona Arta Direktado, Nigrablanka • National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

Zorba, la greko estas brit-greka komedi-drama filmo de 1964, verkita, produktorita, reĝisorita kaj muntita de la kipra Miĥalis Kakojannis, bazita sur la romano Vivo kaj aventuroj de Aleksis Zorbas (greke Βίος και Πολιτεία του Αλέξη Ζορμπά: Víos kai Politeía tou Aléxē Zorbá) de Nikos Kazantzakis.

Protagonistigita de Anthony Quinn, Alan Bates, Irene Papas kaj Lila Kedrova, la historio rakontas la konflikton inter la du ĉefaj roluloj, nome Zorba kaj Basil, kiuj reprezentas la homan konflikton inter la pasio kaj la racio, nome la kognan duecon propra de la homaro.

La filmo estis nomumita al sep Oskar-premioj, el kiuj li atingis tri premiojn: nome al plej bona duaranga aktorino por Kedrova, plej bona blankanigra fotaro por Walter Lassally kaj plej bona arta reĝisorado de blankanigra filmo por Vassilis Fotopulos. La danco de la protagonisto en lasta sceno iĝis popola greka ikono post la premiero de la filmo, poste nomita sirtaki kaj sukcesa altiro por turistoj.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Basil (Alan Bates) estas brit-greka verkisto edukita en Britio kaj tial tipa mezklasa anglo, ekkonas ĉe Ateno enŝipiĝonta al Kreto simpatian muzikeman kamparanon nome Zorba (Anthony Quinn). Basil iras tien cele al remalfermo de mino de lignito kaj eble ekverki. Zorba helpos lin kiel iama ministo. Ili dekomence gastas ĉe franca vidvino nome Madame Hortense (Lila Kedrova) en iu «Hotelo Ritz». Kuraĝa Zorba intencas konvinki Basil por amori ŝin, sed ŝi estas multe pli aĝa ol Madame Hortense, kaj estos Zorba kiu rilatas al ŝi.

Basil kaj Zorba klopodas por minlabori, sed la mino montriĝas nesekura. Zorba tiel planas forstadi en arbaro posedata de monaĥejo. Dume Basil kaj Zorba konas «la vidvinon» (Irene Papas), kiu estas konstante fitraktita de la lokanoj, ĉar ŝi nek reedziniĝis kaj ĉefe nek akceptis la amon de juna lokano. Basil donas al Zorba monon kaj sendas lin al la urbo aĉeti materialon por la forstaplano. Zorba male diboĉas en kabaredo. Basil, kolera mensogas al Madame Hortense ke Zorba planas edzinigi ŝin. Poste, dumnokte, Basil iras ĉe la vidvino kaj ili amoras, sed tre multekoste: oni rakontis tion kaj la enamiĝinto de la vidvino memmortigas sin.

La lokanoj kulpigas la vidvinon, ĉirkaŭas ŝin kaj kiam unu el ili estas ponardonta ŝin, Zorba malhelpas tion kaj kiam li miskomprenas, ke ĉio estas solvita, la patro de la mortinto murdas ŝin. Basil apenaŭ faris ion por interveni. Poste Madame Hortense koleras ke oni ne progresas al la promesita geedziĝo; post prokrastoklopodoj, finfine Zorba akceptas, kaj Basil gapas.

Iom poste, Madame Hortense malsaniĝas kaj Zorba kun Basil zorgas ŝin. La lokanoj ekkonas, ke «la eksterlandana» mortas, kaj ĉar ŝi ne havas heredantojn, ili svarmas por rabadi ĉion evitante, ke la ŝtato ricevu la havaĵojn. Dum agonio Zorba evitas la rabadon, sed tuj post la morto, unu la maljunulinoj kaj poste ĉiuj venas skandale kaj malplenigas la tutan hotelon de Madame Hortense. Zorba apenaŭ kapablas konservi ŝian papagon.

Finfine, la strukturo konstruita de Zorba por transportado de ligno estas solene inaŭgurita kun ĉeesto de la monaĥoj kaj la lokanoj. Dum la monaĥestra beno, Zorba indikas la eklaboro per fuzilpafo. Unu tronko venas tro rapide kaj iomete damaĝas, sed Zorba pluas kaj ankaŭ la dua tronko plie damaĝas; ĉiuj timas kaj protektas sin malorde. Zorba mendas trian trunkon, kiu venas tiom forte ke detruas la tutan strukturon. Ĉiuj forfuĝas kaj restas nur Basil kaj Zorba.

Ili profitas la abandonitan bankedon. Basil petas al Zorba dancinstruadon kio ege kontentigas Zorba. Ili dancas la sirtaki kaj histerie ridegas pro la katastrofa rezulto de la forstentrepreno.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Anthony Quinn - Aleksis Zorba (Αλέξης Ζορμπάς), fikcio bazita sur la ministo George Zorbas (Γιώργης Ζορμπάς 1867–1942).[1]
  • Alan Bates - Basil
  • Irene Papas - la Vidvino
  • Lila Kedrova - Madame Hortense
  • Sotiris Moustakas - Mimithos, la mensfeblulo
  • Anna Kyriakou - Soul
  • Eleni Anousaki - Lola
  • George Voyadjis - Pavlo
  • Takis Emmanuel - Manolakas
  • George Foundas - Mavrandoni
  • George P. Cosmatos - Infano

La filmado okazis en la insulo Kreto, specife en la urbo Ĥanio, la regiono Apokoronas kaj la duoninsulo Akrotiri. La fama sceno de la danco "sirtaki" estis filmita sur la strando de Stavros.

La filmon produktoris buĝeto de nur 783 000 usonaj dolaroj,[2] kaj ĝi enspezis 9 milionojn da dolaroj pro biletvendado nur en Usono.[3] Tutmonde la filmo enspezis 9,4 milionojn, kio metis la totalon inter 18,8 milionoj kaj 23,5 milionoj. Ĝi estis la deknaŭa filmo plej biletvenda de 1964.

La muziko de Mikis Theodorakis iĝis granda sukceso.

Zorba, la greko estis adaptita poste en muzikalo de Broadvejo nome Zorba en 1968, protagonistigita de Herschel Bernardi. En 1983, la spektaklo estis revivigita, kun Anthony Quinn kaj Lila Kedrova ripetante siajn rolojn de la filmo. Ĝi ege sukcesis kaj faris pli ol 362 ludojn, pli ol la originala teatra produktaĵo. Kedrova ricevis premion Tony al la plej bona duaranga aktorino en muzikalo, pro sia rolo de Madame Hortense.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]